Camila Achutti — kiu estas sur la kovrilo de la ĉi-monata Info Exame — ĵus alvenis post iom da tempo laboranta en la sidejo de Google, en la Silicia Valo, estas fondinto de la blogo Mulheres na Computação (Virinoj en Komputiko). Diplomiĝinta pri Komputado-Scienco per IME-USP, ŝi revenis al Brazilo kun granda emo ŝanĝi la mondon, per teknologio.
Camila ankaŭ estas direktoro de Technovation Challenge, la plej granda konkuro pri entreprenismo ekskluzive por inoj. La celoj de la evento estas pli ol simpla konkuro pri programado: la plej granda zorgo estas faciligi la inkludon de inoj en la universo de teknologio en la tuta mondo.
En Technovation Challenge, dum 4 monatoj, inoj kiuj aĝas de 12 ĝis 23 jaroj laboras grupe kun helpo de mentoroj kaj disvolvas aplikaĵojn kiuj helpas solvi problemojn de la komunumo. En 2013, unuafoje, grupo de brazilanoj partoprenis la defion kaj konkeris la trian lokon en la ĝenerala klasifiko de la konkuro, inter 128 teamoj, pro aplikaĵo kiu celas proksimigi bonfarajn instituciojn kaj ties donacantojn.
Laŭ tio, kion ni povas vidi, la planoj de Camila Achutti por ŝanĝi la mondon per teknologio antaŭeniras per favoraj ventoj. Kaj ŝi estas unu el niaj invititaj prelegantoj por la 15-a reokazigo de FISL!
Estu bonvena, Camila!