Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Programação
Tela cheia

Invititaj Prelegantoj

13 de Abril de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 880 vezes
Traduções

Alessandro de Oliveira Faria / Cabelo (Brazilo) Fondinta ano de la firmao NETi TECNOLOGIA, fondita en junio 1996, firmao sperta pri disvolvado de solvoj per teknologio de vizaĝa rekonado, biometrio, kaj ankaŭ havas sperton pri pligrandigita realeco.

Michelle Torres (Meksiko) – Ŝi estas diplomita por instruado de informadiko kaj magistro pri Teknologioj de Informado. Instruisto kaj disvolvisto, ŝi nuntempe laboras pri TTT-disvolvado kiu postulas grandan disponeblecon.

Lincoln de Souza (Usono / Brazilo) – Li estas softvara inĝeniero ĉe yipit.com, kaj uzas la plejmulton de sia tempo laboranta pri iloj por faciligi la vivon de aliaj programistoj aŭ simple provanta plibonigi Python Object System. Li multe kontribuis por la kerno de la programaro Gnome, kiel la agordilaro, Glib, Gthumb kaj aliaj bibliotekoj en Python.

Laura Marotias (Argentino) – Ŝi estas sociologiisto kiu sindediĉas al virtuala edukado, aktivisto de libera programaro kaj kulturo, membro de SoLAr - Software Libre Argentina.

Sérgio Amadeu da Silveira (Brazilo) – Li estas sociologiisto, defendanto kaj diskoniganto de libera programaro kaj komputila inkluzivigo en Brazilo, li estis unu el la grandaj realigantoj de telecentroj en Latin-Ameriko kaj prezidanto de la Nacia Instituto de Teknologio de Informadiko. Doktoro pri politika scienco per la Universitato de San-Paŭlo, nuntempre li estas apuda profesoro de la Federacia Universitato de ABC (UFABC), kie li estas unu el la gvidantoj de la grupo de esploroj Cifereca Kulturo kaj Kunhavigaj Retoj.

Marcos Mazoni (Brazilo) – Direktoro-prezidanto de la Federacia Servo de Datenprocesado (SERPRO), entuziasmulo pri libera programaro. Diplomiĝinta pri administrado de entreprenoj kaj post-diplomiĝis pri entreprena mastrado kaj informadika teknologio.

Marcelo Branco (Brazilo) – Eks-kunordiganto de Associação Software Livre.org, li estis unu el la elpensintoj de la projekto Conexões Globais 2.0. Li ankaŭ estis kunordiganto de la strategio en sociaj retoj de la prezidentino de Brazilo, Dilma Roussef, trifoje ĝenerala direktoro de Campus Party Brazilo, kaj ankaŭ jam laboris por la registaro de Generalitat de Catalunya, en Hispanio, kiel asesoro respondeca pri la strategio de libera programaro en la registaro. Li estas planisto kaj unu el la fondintoj de la Projekto Libera Programaro en Brazilo.

Humberto Borba (Brazilo) – Kodrompisto kaj Modifisto (Modder), li estas programisto de sistemoj. Li estas prizorganto de aparatoj kaj aktiva kunlaboranto de la teamo de disvolvado de Android CyanogenMod. Li studas por sia magistriĝo pri Arkitekturo de Informoj kaj estas esploristo de la Centro de Esploroj pri Arkitekturo de Informoj (CPAI), Universitato de Braziljo (UnB).

Cícero Moraes (Brazilo) Venkinto de la Premio TVCA pri Reklamo kaj Video de 2006, li estis inter la finalistoj de la konkurso Cannes Young Lions, okazigita de YouTube en 2009. Li jam prelegis en pluraj eventoj de informadiko, kiel Latinoware (2009, 10, 11, kaj 2012), BlenderPRO (MG, CE, BH e DF), SolivreX (PR), Filsol (GO e MT), XXI Semac (SP) kaj VI Atualtec (RR).

Pedro Rezende (Brazilo)Profesoro de la Universitato de Braziljo (UnB), magistro pri matematiko. Li esploras kriptografion, komputilan sekurecon kaj la socian koston de negocaj modeloj en la sektoro de informadiko.

Lucas Rocha (Brazilo) Li laboras en Mozilla en la disvolvado de Firefox por Android. Kontribuanto de longa tempo en la projekto GNOME, kaj li jam estis direktoro de GNOME Foundation, membro de la eldona teamo, kaj prizorganto. Li estis unu el la ĉefaj disvolvisto de la grafika interfaco de la projekto Maemo en Nokia.

Luciana Keiko (Brazilo) Ŝi disvolvas projektojn kaj liberajn programojn por la Lernejo de Futuro de USP. Diplomiĝinta pri matematiko, ŝi ankaŭ studas eduk-komunikado kaj ĵurnalismo pri datenoj, krom havi magian regon sur Pentaho.