Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Programação
Tela cheia

Elstaraj prelegantoj

11 de Maio de 2013, 0:00 , por Mariel Zasso - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 814 vezes
Traduções
   

Tobias Andersson (Svedio) – Unu el la fondintoj de The Pirate Bay, la plej granda retejo de kunhavigado en la mondo. En The Pirate Bay, li faras la kontakton kun la gazetaro. Li estas fondinto de sveda asocio kreita por subteni liberan kunhavigadon de kulturo kaj informoj kaj pridemandi la koncepton de intelekta proprieto. Nuntempe li estas pretiganta libron pri siaj 10 jaroj en The Pirate Bay.

Italo Vignoli (Italio) – Li estas unu el la fondintoj kaj membro de The Document Foundation, respondeca pri la merkatiko kaj komunikado. Li ankaŭ estas internacia preleganto de la iniciato. Li estas membro de ASSOLI, italia asocio pri libera programaro.

Valerie Aurora (Usono) - Ŝi estas verkisto, programisto, feminista aktivisto kaj kunfondinto de Ada Initiative, neregistara organizo kiu antaŭenpuŝas la eniron de inoj en teknologion kaj apertan kulturon.

Richard Stallman (Usono) Fondinto de la Movado Libera Programaro, li estas programisto, kodrompisto kaj influa politika aktivisto en la kampo de teknologio kaj libereco pri informo. Li estas la aŭtoro de GNU GPL, la libera permesilo pli uzata en la mondo, kiu firmigis la koncepton de malkopirajto.

Corey Latislaw (Usono) – Ŝi estas ĉefa oficisto kaj ĉefa inĝeniero de Green Life Development, fondinto de Android Alliance of Philadelphia. Ŝi havas sperton pri Android kaj porteblaj aparatoj. Ŝi jam laboris ĉe Cisco en projektoj pri aŭtomata sekureca monitorado.

Jon "Maddog" Hall (Usono) – Ĝenerala direktoro de Linux International, kiu estas asocio de grandaj firmaoj internacie gravaj en la kampo de informadiko, kiuj antaŭenigas operaciajn sistemojn bazitajn sur Linukso. Li estas unu el la plej konataj aktivistoj de teknologio en la mondo.

Alexis Rossi (Usono) – Ŝi estas direktoro de kolektoj de Internet Archive, la plej konata TTT-arkivo en la mondo. Rossi ankaŭ laboris en ClariNet (la unua reta kunigilo de novaĵoj) kaj estis eldona direktoro de Alexa, la ĉefa mezuristo de kvanto de aliroj de interreto.

Mitch Altman Usono) – Kodrompisto kaj inventisto, Altman estis unu el la pioniroj en la laboro pri virtuala realeco. Li inventis TV-B-Gone, universala teleregilo kongrua kun la plejmulto da televidiloj, kaj estas prezidanto de Cornfield Electronics.

Luciana Fuji (Brazilo) – Ŝi estas sciencisto pri komputiko kaj laboras pri ekspertizado kaj disvolvado de libera programaro por firmao de Britio. Ŝi kontribuas al la projekto Cheese, programo por kameraoj de la projekto GNOME, kaj al plurmediaj projektoj kiuj rilatas al la framo Gstreamer.


Tags deste artigo: elstaraj prelegantoj