Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Tablanoj pridiskutas malfermajn datumojn kaj malkaŝon en registaroj

5 de Julho de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 392 vezes
Traduções

De Jéssica Moraes

En la prelego “La malferma registaro en Suda Rio­Grando –­ “modelo por malkaŝo kaj socia partopreno”, partoprenis Fabrício Solagna, ĝenerala registara sekretario; Cláudio Dutra, vicprezidanto de PROCERGS; Juliana Forengs, subsekretario pri etiko kaj Marcelo Rezende, respondeculo pri malfermaj datumoj de PROCERGS; kiuj rakontis la planojn kaj projektojn de la Provinca Registaro de Suda Rio­Grando rilate la datummalfermon.

Marcelo rakontas, ke la leĝo pri aliro al informoj estas defio kaj ĉio komenciĝas per internaj agadoj, kiel datumanalizo, nenormigitaj tabeloj kaj krudaj datumoj, de kie oni povas generi kaj distribui datumojn en la formatoj JSON, XML kaj CSV, ankaŭ statikajn (elŝuto) kaj RDF, kiu ankoraŭ ne estas realaĵo, sed nur formato uzata en akademia medio. La infrastrukturo bezonas izolitan spacon, datumreplikon, rapidajn kaj malpezajn prikontrolon.

Aliĝo al la Nacia Infrastrukturo de Malfermaj Datumoj (INDA) kaj starigo de la Comprehensive Knowledge Archive Network (CKAN) estas decidaj partoj allogi la popolon serĉi datumojn kaj programojn, tial ke datumoj estas por maŝinoj kaj programoj estas por personoj. Tio igos la atingon je informo legitima demokratia agado.

Juliana klarigas la kialon por malferma registaro, kiu konsistas el iu reprezenta, konversacia kaj malferma registaro, kie la principoj estas: malkaŝo, partopreno kaj kunlaboro. Do ekzistos ciklo de pli granda populara partopreno –­ engaĝiĝo –­ postuloj por publika servo –­ civila engaĝiĝo kaj civitana ekzerceco.

La Open Source Governance estas la aplikado de la principoj de libera programaro al la kunteksto de demokratiaj registaroj, kiel klarigas Fabrício. Ĉi tiel, la Cifera Kabineto respondecas pri la kanaloj kiuj alproksimigu la registaron al la civitanoj. Sed en tiu datum-malferma procezo la vojo ne facilas. Necesas bonaj metodologioj, elekt-arĥitekturoj, dizajn-penso.

Kaj scii ĉu tio ja estas tio, kion socio vere deziras, fuĝante el pretaj respondoj kaj sciante, ke ne aperos nur respondoj sed utilaj sugestoj pri kiel ŝanĝi surbaze de kriterioj de la publiko. Tamen la procezo ne facilas ĉar necesas ŝanĝi la kulturon, procezon, organizaĵojn kaj rilatumajn manierojn. Kaj jen profundaj ŝanĝiĝoj.


Tags deste artigo: cifereca kabineto malferma registaro malkaŝo malfermitaj datumoj