Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Sukcesa uzo de libera programaro en projektoj de komputila inkludo

3 de Julho de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 526 vezes
Traduções

Sub la titolo “Libera programaro en edukado, komunikado kaj regado”, reprezentantoj de tri teknologiejoj (PMFTEC-CESMAR, CMID/Santa Maria, kaj CRC Marista) kuniĝis ĉe tablo por ekspozicii diversajn spertojn disvolvitajn per uzo de liberaj sociaj teknologioj.

Rede Marista de Solidariedade disvolvas diversajn projektojn de komputila inkludo, kun realigo de kursoj por formado, kapabligaj metiejoj, kaj aliaj aktivaĵoj ligitaj al meta-reciklado, meta-arto, libera robotiko, telecentroj, kaj aliaj agadoj kaj iniciatoj. La Reto agas pri la antaŭenpuŝo kaj defendo de rajtoj de infanoj kaj junuloj, kaj daŭre akceptas infanojn, junulojn, kaj familiojn per soci-edukaj projektoj, disvolvas politikajn strategiojn kaj stimulas agojn de edukado al solidareco en ĉiuj siaj agadoj.

El la spertoj kunhavigitaj de la ĉetablanoj elstariĝas la uzo de la programo PRISMA (Mariista Programo de Socia Integriĝo), ĉefa ilo de regado sur personoj kaj familioj favorataj de socia programo de la instituto, Fabriko de Softvaro, la jam konata Eduka Robotiko, la Telecentroj, ABC kun Liberaj Teknologioj, Projeto Alquimia kaj Rádio Conexão Livre.



Pri la Telecentroj, la instruisto Algir Facco de CMID en Santa Maria, mencias ke la projekto disponebligis aliron al teknologioj al homoj kiuj alimaniere ne havus tion. “Nia urbo havas 20 mil loĝantojn kaj el tiuj nur 3% havas aliron al interreto kaj la telecentroj estas veraj komunumaj spacoj. Ni kredas je la transformiĝo de vivoj per komputila inkludo”, asertas la instruisto.

Konu pli pri la projektoj disvolvataj de Rede Marista en la Ekspozicio de Liberaj Teknologioj en la Centro de Eventojo da PUCRS.


Tags deste artigo: komputila inkluzivigo libera programaro ekspozicio de liberaj teknologioj rede marista de inclusão digital