Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

La paĝo de fisl14 jam funkcias per IPv6

3 de Julho de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 471 vezes
Traduções

Kiuj estos en la evento, tiuj povos malfermi la paĝon de fisl14 per IPv6: http://ipv6.br

Por tiuj, kiuj ne scias, IPv6 estas la plej freŝa versio de la Interreta Protokolo. Origine oficialigita en 6 de junio 2012, ĝi estas frukto de klopodoj de IETF por krei la “novan generacion de IP” (IPng: Internet Protocol next generation), kies gvidaj linioj estis priskribitaj de Scott Bradner kaj Allison Marken, en 1994, en RFC 1752.1. Ĝia ĉefa normo troviĝas en RFC 2460.2.

La protokolo estas iom post iom realigata en interreto kaj devas funkcii flanke-al-flanke kun IPv4, en situacio teknike nomata “duopa stako” (dual stack), dum iom da tempo. Post pli longa tempo, IPv6 celas anstataŭigi IPv4, kiu nur kapablas havi maksimume ĉirkaŭ 4 miliardojn da adresoj IP (4×109), kompare kun ĉirkaŭ 3,4×1038 da adresoj en la nova protokolo.

La temo estas tiel grava ke kelkaj registaroj apogas tiun transiron. La registaro de Usono, ekzemple, en 2005 determinis ke ĉiuj siaj federaciaj agentejoj devus pruvi ke ili kapablas funkcii kun la protokolo IPv6 ĝis junio 2008. En julio 2008, aperis nova revizio de la rekomendoj por adopto de IPv6 en federaciaj agentejoj, kaj establis la daton julio 2010 por garantio de subteno al IPv6. La brazila registaro rekomendas la adopton de la protokolo sur la dokumento e-PING, pri Normoj de Interfunkciado de Elektronika Registaro.


Tags deste artigo: ip ipv6 teknologio fisl14 interreto