Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Fondinto de Ada Initiative defendas partoprenon de virinoj en eventoj pri teknologio

5 de Julho de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 536 vezes
Traduções

La plenumdirektoro kaj kunfondinto de Ada Initiative - fondaĵo kiu arigas komputadajn virinojn kaj kulturon­, Valérie Aurora, malfermis la duan tagon de fisl14 parolante pri la ina gravo en la konferencoj pri Libera Programaro. “Mi partoprenas multajn kongresojn kaj kapablas garantii, ke virina partopreno preskaŭ nulas, je ĉirkaŭ 2%, kaj tiu manko havas seriozan kialon: la perforto”.

Laŭ Aurora, FISL estas grave rolumante en la batalo kontraŭ tiu problemo. “En la retpaĝo de la evento ni kapablas trovi kontraŭperfortan politikaĵon kiu informas la partoprenantojn pri la akceptitaj sintenoj, kio ne permesatas kaj kiuj estas la punoj por kiu ne plenumos la regulojn”, asertas ŝi.

Tiu politikaĵo, laŭ Gabriel Galli kiu apartenas la komunikadan konsilantaron de la Forumo, intencas okazigi sperton senperforta por ĉiuj gepartoprenantoj, sendepende de la genro, specialaj bezonoj, seksemo, belaspekto, raso, etneco, religio kaj ekonomia kondiĉo. “Ni, membroj de la organizo de FISL kaj de la komunumo Libera Programaro, ne rajtas permesi ian ajn malrespektemon rilate la la partoprenantojn. Ĉi tie, ĉiuj ĉiam estos ricevitaj per malfermitaj brakoj”, diras Galli.

Aurora prezentis datumojn pri la partopreno de virinoj en la konferencoj pri Libera Programaro kaj citis Brazilon esperiga lando. “45% de la partoprenantoj en la eventoj kiuj okazas en Malazio estas virinoj. En Usono, la nombro estas 40%. Kaj en Brazilo la ina partopreno faliĝas al 10%”, montras ŝi. Tamen, por la aktivulo, la lando facile kapablas supreniri en la rango “FISL estas ekzemplo por ĉiuj ni. Duono de la prelegantoj estas virinoj. Krome, ĉiuj estas protektataj de la kontraŭperforta politikaĵo. Tio vekas ilian partoprenon”.

Ankaŭ la manifestacioj tra Brazilo estis menciitaj de la preleganto, kiu rimarkigis la amasan inan ĉeeston surstratan. “Imagu se ĉiuj ĉi tiuj virinoj hejme restintus anstataŭ protesti?”. Aurora asertas, ke inaj inteligento kaj delikato estas grava por la batalo de la tuta komunumo pri Libera Programaro.

Dum ŝi montras la estonton de la konferencoj, Aurora elsciigas. “Ne toleru, permesu aŭ subtenu seksan perforton. Prizorgu la interpreton pri virinoj”, plenigis ŝi pri la rapidegaj konkludoj pri inaj simpatioj. “Ni bezonas paroli okul-ĉe-okule kaj tio ne signifas ke ni estas flirtantaj”.

Foto: Tárlis Schneider/Indicefoto


Tags deste artigo: ada initiative kontraŭ-molesta politiko libera programaro inoj fisl14