Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

FISL en FLISOL

4 de Maio de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 716 vezes
Traduções

FISL ĉeestis ĉe pluraj FLISOL-oj de Brazilo, kies organizantoj kaj anoj engaĝis sin por diskonigi la plej grandan renkontiĝon de komunumoj pri libera programaro de Latin-Ameriko.

En urboj kiel Rondonópolis - MT, Santiago - RS, kaj Suzano - SP, inter aliaj, oni lotumis biletojn por FISL dum la diskonigado.

Kontrolu sube la detalojn de FLISOL en Novo Hamburgo, realigita de la volontulino de komunikado Rafaela Melo.

Membroj de la laborgrupo komunikado de FISL 14 partoprenis sabaton, la 27-an de aprilo, en FLISOL (Forumo Latin-Amerika de Instalado de Softvaro Libera), internacia disa evento, realigata ekde 2005, kiu celas kunigi diversajn lokajn komunumojn de libera softvaro en ĉiu lando, en ĉiu urbo kaj ejo por organizi eventojn en la plej malsamaj lokoj kiel lernejoj, universitatoj kaj eĉ en la hejmoj de la uzantoj. Oni konsideras la eventon unu el la plej grandaj je la diskonigo de libera programaro, kaj en Brazilo ĝi okazis en pli ol 80 urboj, senpage kaj malfermite por ĉiaj publikoj.

En la urbo Novo Hamburgo - RS, en la regiono nomata Vale dos Sinos, la universitato Feevale estis la ejo de la 8-a reokazigo de FLISOL, organizata ekde 2006 fare de Grupo de Usuários Software Livre Vale dos Sinos kun la ĉeesto de pli ol 200 vizitantoj kiuj partoprenis en prelegoj, demonstradoj, instalado kaj distribuado de libera softvaro.

Asocio Software Livre realigis la ĵurnalisman fotadon de la evento kaj lotumis plurajn donacetojn kaj du biletojn por la 14-a reokazigo de la Forumo Internacia pri Softvaro Libera, kiu okazos ekde la 3-a ĝis la 6-a de julio en la Centro de Eventoj de PUCRS en Porto Alegre - RS.

 

 

 

Vidu sube la gajnintojn de la biletoj por FISL 14 dum FLISOL en la urbo Novo Hamburgo:

 


Tags deste artigo: novo hamburgo fisl2013 fisl14 flisol biletoj lotumado