Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Batalo kontraŭ kopirajto estas multe pli ol programaro

4 de Julho de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 513 vezes
Traduções

 

Libera kulturo estas pli ol programoj kaj kodoj. La debato “Copyfight: multe pli ol senpaga elŝuto” estis unu el la elstaraĵoj de la unua tago de fisl14. Aŭtorrajto, kunhavigo kaj piratado estis menciitaj en la diskuto kiu ampleksis kaj la teknologian etoson kaj la aran rigardon de la movado por ebligi kultura diverseco kaj universaleco.

Multe pli ol la virtuala mondo, la defendo pri libera kulturo atingas sociajn demandojn, ŝanĝojn en la laborproceso kaj eĉ en la produktado de nutraĵoj. Tadzia Maia, de la reto de defendo de liberaj semoj, defendis la socian rolon de la movado kiu povas kontribui diversmaniere en la socio, atingante eĉ sektorojn kiel agrikulturon kaj indiĝenajn popolojn.

La stimulo por interŝanĝo de scio, pligrandigante la liberecon de produktado kaj garantiante aliron al informoj estis aliaj temoj debatataj kaj defendataj. Unu el la aŭtoroj de la libro kiu estigis la debaton, Bruno Tarin, menciis la rektan ligon de libera kulturo al “entreprenismo”, al “krea kapablo”, kaj al “aldonita valoro” ĉe la fina produktaĵo. Laŭ li, la movado komencita ĉe libera programaro provokas ŝanĝojn en la laborproceso de la nuna socio.

La debato kalkulis je la ĉeesto de la organizantoj de la libro, Adriano Belissário kaj Bruno Tarin; Tadzia Maia, aŭtorino de unu el la artikoloj kaj ano de la reto kiu defendas liberajn semojn; Lucas Santos, kunordiganto de LG-kulturo; la svediano Tobias Andersson, kunfondinto de Pirate Bay; kaj Leonardo Foletto, ano de Casa da Cultura Digital Porto Alegre kaj redaktoro de la retejo BaixaCultura. Vidu pli da fotoj sube:

Foto: Tárlis Schneider/Indicefoto


Tags deste artigo: piratado elŝuto kunhavigado copyfight liberaj semoj pirate bay fisl14 libera kulturo