Ir para o conteúdo
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
ou

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasil
 Voltar a Noticias do ...
Tela cheia Sugerir um artigo

Ginga kaj entreprenismo estos pritraktataj en metiejo en fisl13

21 de Junho de 2012, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1341 vezes
Traduções

Eblas trovi bonajn manierojn profitigi la laboron kun Ginga, la brazila programaro por interaga televido. Per ĉi tiu perspektivo la Sekretariejo de Novigo de la Ministerio de Disvolviĝo, Industrio kaj Komerco, kun apogo de Intacto Engenharia de Sistemas, antaŭenigos la metiejon "Ginga kaj Entreprenismo", dum la 13-a reokazigo de la Forumo Internacia pri Libera Programaro.

Ginga estas mezprogramaro, programaro de meza tavolo, kiu ne estas aplikaĵo rekte uzata de uzanto, sed ĝi faras la peradon inter la aparataro kaj aliaj aplikaĵoj - ĉi-kaze, Cifereca Televido en Brazilo.

La atendo estas, ke kun la laŭgrada devigo de inkludo de la ilo en televidiloj fabrikitaj en Brazilo, la merkato por aplikaĵoj varmiĝu kaj iĝu alloga por reklamoj, registaraj servoj kaj regulaj televidprogramoj.

La celo de la metiejo estas kunigi programistojn kaj entreprenistojn por ellabori proponojn kaj komercajn modelojn kun Ginga, kiu estis disvolvita en Brazilo kaj rekonita de ITU (Internacia Unio pri Telekomunikado), kaj estas la rezulto de la disvolviĝo de esplorprojektoj kunordigitaj de la laboratorioj Telemídia de PUC-Rio kaj LAViD de UFPB.

Dividita en du sesiojn, la aktivaĵo pritraktos la problemojn de la rilato inter aparataro kaj mezprogramaro, eblajn klientojn, proponoj de valoroj por vendo, modeloj de negocoj kaj finiĝos kun grupa dinamikaĵo kiu serĉos praktikajn solvojn por la problemoj prezentitaj.

La evento okazas je la 26-a kaj 27-a de julio, de la 14-a ĝis la 18-a horo, ene de la enhavo de fisl. Oni povas registriĝi per la retpoŝto si@mdic.gov.br aŭ je la horo de la metiejo. La nombro da lokoj estas limigita.

Lernu pli pri Ginga: http://www.ginga.org.br/


Tags deste artigo: ginga