Ir para o conteúdo
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
ou

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasil
 Voltar a Noticias do ...
Tela cheia Sugerir um artigo

Estas pubilikigita la rezulto de la alvoko por verkoj de WSL!

2 de Junho de 2012, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1321 vezes
Traduções

La organiza komitato de WSL - Metiejo pri Libera Programaro, hodiaŭ publikigis la rezulton de la alvoko por verkoj. WSL estas la akademia kaj scienca flanko de fisl. Ekde 2000 ĝi okazas ĉiujare en Porto Alegre, en la oficiala programo de la forumo.

En ĝia 13-a jaro, WSL havas la apogon de la brazila komputila societo (SBC) kaj kuraĝigis la sendon de verkoj, kiuj faras esploradon pri la ekosistemo de libera programaro, proponante la okazon por ke instruistoj, esploristoj, studentoj kaj aliaj profesiuloj prezentu sciencajn verkojn disvolvitajn en siaj esplorcentroj, entreprenoj aŭ universitatoj, kiuj uzas, produktas, kunhavigas, disvastigas kaj/aŭ elpensas liberan programaron.

41 proponoj estis taksitaj, ĉiuj kiuj kongruis kun la kondiĉoj de la alvoko, kaj el tiuj, 21 artikoloj estis elektitaj.

Paulo Meirelles, unu el la respondeculoj de la okazaĵo ĉi-jare, diras ke la nivelo de akademia produktado pozitive surprizis la taksantojn:

 

“La apartiga punkto estis 430 poentoj. La plej bona artikolo havis 512 poentojn kaj la artikolo kun la malplej granda poentaro akiris 436 poentojn. Tio indikas striktan konkuradon inter la artikoloj.”

 

La program-komitato de WSL estas formita de respektataj esploristoj el pluraj brazilaj universitatoj kaj ankaŭ el landoj kiel Hispanio, Kanado, Usono kaj Anglio.

La elektitaj artikoloj estos kompilitaj kaj eldonitaj en la memorlibro de la evento, kaj valoros kiel multaj poentoj en la akademia kariero de siaj aŭtoroj, kiuj estis sciigitaj per retpoŝto pri la aprobo de siaj verkoj.

Kontrolu la liston de elektitaj verkoj: http://softwarelivre.org/wsl/2012/artigos-aceitos

Kaj se vi maltrafis la oportunon ĉi-jare, kial ne komenci nun pensi pri prezenti vian esploron en la venonta WSL?

 

Rim.: Kaj por vi, kiuj demandas “Kaj la alvoko por prelegoj de fisl?”, jen avizo: la antaŭvido por diskonigo de la fina programo de la evento, kun la listo de ĉiuj aprobitaj prelegoj, estas la 10-a de julio.


Tags deste artigo: wsl elektitoj listo rezulto libera programaro artikoloj verkoj