Ir para o conteúdo
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
ou

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasil
 Voltar a Noticias do ...
Tela cheia Sugerir um artigo

Aliĝo al la nacia infrastrukturo pri malfermitaj datenoj okazas en fisl13

27 de Julho de 2012, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1126 vezes
Traduções

En la dek-tria reokazigo de la Forumo Internacia pri Softvaro Libera estis subskribita la aliĝon de la ŝtato Rio Grande do Sul al INDA (Nacia Infrastrukturo por Malfermitaj Datenoj) fare de la Ministerio pri Planado.

INDA estas la metodologio uzota de la publikaj organoj por diskonigi la datenoj per aperta maniero en la Brazila Portalo de Malfermitaj Datenoj. La celo de la regularo estas promocii la diskonigadon kaj publikigadon de datenoj kaj informoj el la federacia publika administrado.

Oni taksas la datenojn malfermitaj kiam eblas uzi, kompari, kaj kunhavi ilin far iu ajn persono. Unu ekzemplo de la uzo de malfermitaj datenoj estas en la aplikaĵo “Kie okazas?”, farita de la organizaĵo Opendata-Br.

 

 

Subskribis la dokumenton de INDA: Vera Spolidoro (Secretario pri Komunikado kaj Komputila Inkluzivigo), Vinicius Wu (Ĉefo de Kabineto), Wagner Diniz (Estro de Brazila W3C), Juliana Botelho (Subĉefo pri Etiko, Publika Regado kaj Videbleco de la Ekzekutivo), Corinto Meffe (Direktoro de la Departamento de Integriĝo de Sistemoj de la Ministerio pri Planado, Buĝeto, kaj Administrado) kaj, laŭ la foto kiu aperas supre, Beto Grill (Vic-Ŝtatestro de la Ŝtato Rio Grande do Sul).


Tags deste artigo: inda malfermitaj datenoj