Ir para o conteúdo
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
ou

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasil
Tela cheia

Invititoj

14 de Abril de 2012, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1789 vezes
Traduções

La listo de konfirmitaj gastoj ne ĉesigas kreski. Vidu tiujn, kiuj kunhavigos scion en la 13-a reokazigo de fisl.

Daniel Viñar (Urugvajo) - Inĝeniero el École Polytechnique kaj el Escuela Superior de Telecomunicaciones, Francio. Nuntempe li laboras pri informadiko kaj retoj en Universidad de la República, en Urugvajo, specife en la disvolvado de novaj sidejoj ekster la ĉefurbo. Antaŭ ol reveni al Urugvajo, li laboris kiel konsultisto en Francio kaj en pluraj landoj de Eŭropo kaj Latin-Ameriko. En 2008, en Bolivio, li partoprenis en la renaciigo de Entel, historia telefona provizanto.

 

Louis Suárez-Potts (Francio) - “Komunuma strategisto”, fakulo pri malferma kodo kaj disaj retoj. Nuntempe li estas prezidanto de Age of Peers, konsultistaro pri administrado fondita de li. Li agis ĉe OpenOffice.org kiel administranto de komunumo ekde la komenco en 2000, ĝis la transdono al Apache Software Foundation, en 2011. Suárez-Potts jam laboris en CollabNet, Sun Microsystems Inc., kaj Oracle, sampostene. Li estas akademia kaj entreprena konsultisto pri malfermaj normoj kaj konsekvencoj politikaj kaj ekonomiaj de teknologioj pri emerĝaj sociaj retoj. Li estas doktoro per Universitato de Kalifornio, kaj verkas pri problemoj kaj potencialoj de disaj retoj kaj la rilato kun publika kaj privata intereso.

 

Rick Falkvinge (Svedio) - Entuziasmulo kaj batalisto de la Pirataj Partioj ĉirkaŭ la planedo. Li estas la fondinto de la Pirata Partio en Svedio, la unua en la mondo.

 

Jomar Silva (ankaŭ konata kiel Homembit) (Brazilo) - Elektronika inĝeniero, ĝenerala direktoro de ODF Alliance Latin America kaj membro de OASIS ODF TC, internacia komitato kiu progresigas la normon ODF. Nuntempe li estas membro de la teamo pri libera programaro de Cobra Tecnologia. Li estis gvidanto de la grupo respondeca pri la adopto de ODF kiel brazila normo ĉe ABNT (NBR ISO/IEC 26.300), reprezentis Brazilon ĉe BRM de OpenXML en Ĝenevo en Svisio kaj laboradis internacie defendanta kaj diskoniganta malfermitajn normojn.


Alfonso de la Guarda Reyes (Peruo) - Socia komunikisto kun studoj pri inĝenierio, antropologio, edukado kaj pli ol 28 jaroj da sperto en teknologioj kaj komputiko. Promocianto de malfermitaj teknologioj kaj libera scio, ĝenerala kunlaborado kaj FLOSS (libera kaj malfermkoda programaro). Administranto de esplorado kaj disvolvado de ICTEC SAC. Direktoro kaj fondinto de la unua centro por esploro kaj sendependa disvolvado de liberaj kaj malfermkodaj teknologioj de Latin-Ameriko. Teknologia konsultisto por pluraj institucioj, inkluzive la Konstitucia Tribunalo de Peruo kaj la Administrado de Teknologia Disvolviĝo de la Perua Armeo. Hodiaŭe li estas ankaŭ teknologia konsultisto de EsSalud, la plej grava ŝtata entrepreno de Peruo en la kampo de la socia sekureco.

 

Farid Lopez (Meksiko) - Asesoro pri teknologiaj kaj konkureblecaj temoj por la senato de Meksiko. Ofta partoprenanto kiel panelisto en naciaj kaj internaciaj forumoj pri novigo, teknologio, libera programaro kaj konkurebleco. Li havas profesian sperton en la sferoj urba kaj landa pri realigo de skemoj de elektronika registaro. Li prezentas la ideologion kiu diras ke Meksiko devas eviti teknologian dependecon kaj krei propran teknologion por krei grandskalan ekonomion.


Fátima Conti (Brazilo) - Magistro (UFSCAR) kaj doktoro (USP - Ribeirão Preto) pri Genetika Epidemiologio. Ŝi gvidas labInfo-ICB de UFPA kaj sindediĉas pri la kampoj de instruado pri fundamentoj de statistiko kaj informadiko. Ŝi realigadis la uzon de libera programaro, ĉar ŝi opinias ke ĝia uzado en edukado estas necesa por garantii la komencon kaj daŭron de la lernado. Ŝi estas kreinto kaj prizorganto de la retejaro Muitas Dicas.

 

João Carlos Caribé (Brazilo) - Reklamisto, konsilanto pri novigo kaj ciberaktivulo diplomiĝinta pri ciferecaj medioj, defendanto por la libereco en interreto. Li estas unu el elpensintoj de la movado Mega Não, de Coletivo Ciberativismo kaj de la reta peticio kontraŭ PL84/99 (cifereca AI5). Jam de pli ol unu jaro, li sindediĉas al la studo kaj stimulo por komputila inkluzivigo, ciferecaj urboj kaj elektronika registaro.

 

 

Manuel Haro Márquez (Meksiko) - Diplomiĝinta el Instituto Tecnológico de Zacatecas kiel Inĝeniero pri Komputilaj Sistemoj kun fako pri Retoj kaj Telekomunikado el ITESM Campus Monterry; profesoro de Universidad Autónoma de Zacatecas ekde 1991. Nuntempe li estas respondecuulo pri la projekto de libera programaro de la ŝtato Zacatecas, en Meksiko, de la cifereca agendo, kreante la strategiojn por stimulo, diskonigo, uzo, kaj realigo kaj li estas direktoro de la nacia laboratoria de libera softvaro.

 


Sebastian Kügler - Sebas (Nederlando) - Li laboras en la disvolvado de KDE ekde 2004. Li estas precipe aktiva en la teamo “Plasma”, sed ankaŭ kontribuis pri la kodo de aliaj kampoj. Sebastian prizorgas kelkajn erojn de “Plasma Desktop” kaj verkis aliajn en la kampo de integriĝo de aparatoj kaj PIM (agendoj). En 2011, Sebastian kunfondis “Plasma Active Project” kaj estas unu el ties ĉefaj disvolvistoj. Ekde 2006, li servas al la Konsiltantaro de Administrado de KDE, kiel prezidanto. En sia libera tempo, li ŝatas fotadon, kuiradon, muzikon kaj plonĝadon.


Edu Agni (Brazilo) - Li estas kunordiganto de uzanta sperto en la agentejo Tutu, kaj jam de naŭ jaroj laboras kun projektoj pri uzebleco, interfaco, interagado, kreado kaj TTT-aj normoj. Ekde 2006, li laboras kun liberaj programoj en la kampo de TTT-a dezajno, ĉefe GIMP, Inkscape kaj Wordpress.

 

Alexandre Oliva (Brazilo) - Aktivisto por la libereco je programaro kaj por libera programaro; fondinto kaj konsilisto de FSFLA, Fondaĵo pri Libera Programaro de Latin-Ameriko; zorganto de GNU Linux-libre, versio de la linuksa kerno sen la malliberigaj kaptiloj de la originala versio; kunzorganto de GNU libc kaj partoj de GCC kaj GNU binutils; kunverkinto de la libro La Revolucio de Libera Programaro, eldonita de Comunidade Sol; verkisto de la revuo Espírito Livre; inĝeniero pri liberaj kompililoj en Red Hat Brazilo; komputila inĝeniero kaj magistro pri komputila scienco diplomiĝinta per Unicamp.

 

Santiago Gonzales (Peruo) - Magistro pri Inĝenierio de Sistemoj kaj Komputado per Universitad Inca Garcilaso de la Vega. Kunordiganto de la areo pri Komputiko, Sistemoj de Informado kaj Esplorado kaj instruisto de la sama universitato. Ankaŭ estas profesoro ĉe Universidad Tecnológica del Perú kaj konsilanto pri informa teknologio per libera programaro por la administrado de informadiko de la urbo Callao. Li estas la ĉefa organizanto de la Internacia Festivalo de Libera Programaro – GNU/Linukso (FESOLI) kaj la Internacia Kongreso de Komputiko kaj Telekomunikado (COMTEL). Li partoprenas en internaciaj eventoj en Latin-Ameriko kaj Eŭropo.

 

Harvey James Anderson (Usono) - Vic-prezidanto de negocoj kaj ĝenerala konsilanto de Mozilla. En tiu rolo, Harvey gvidas la teamojn kiuj pritraktas negocojn, politikoj kaj juraj demandoj. Li eniris Mozilla-n en 2008 kiel konsilisto. Harvey konsilas pri interreto, teknologio kaj klientoj de softvaro en kompleksaj negocaj transakcioj, kaj ankaŭ pri financoj kaj intelekta proprieto en la lastaj 20 jaroj.

 

Felipe Gomes (Brazilo) - Inĝeniero de Mozilla, diplomiĝinta pri komputila inĝenierio per USP - São Carlos, kie li disvolvis sciencajn esplorajn verkojn pri PLN uzante liberan kodon. Aktivisto pri libera programaro, kunlaboranto de Mozilla jam de 6 jaroj, laboras ĉefe kun C++ kaj JavaScript kaj havas grandan intereson pri retumiloj, malfermitaj ekosistemoj kaj la uzo de TTT-aj normoj por konstrui malfermitan kaj kunlaboran interreton. Laborante en Mozilla jam de 3 jaroj, nuntempe partoprenas en pluraj projektoj, kiel Open Web Apps por krei platformon por havigi la necesajn kapablojn de denaskaj aplikaĵoj al TTT-aj aplikaĵoj skribitaj en HTML5 kaj aliaj normoj de TTT.

 

Maria Bonnefon (Francio) - Ŝi estas direktoro de Canonical en la posteno “Market Development and Channel Director”. Partoprenas la teamon ekde 2006 kaj pasis tra pluraj postenoj, inkluzive “Strategic Alliance Manager” por Intel kaj “OEM Partnership Manager” kie ŝi estis respondeca por stabiligi la programon de OEM. Maria fakas pri disvolvado de internaciaj negocoj kun pli ol 20 jaroj da sperto pri aparatara kaj programara areoj kaj laboris dum multaj jaroj en plurnaciaj inkluzive Archos, Iomega kaj Mandriva. Ŝi havas diplomon MBA de Georgia State University, estas magistro pri Internacia Administrado per École Supérieure de Commerce de Toulouse kaj bakalaŭro pri Internaciaj Negocoj per Auburn University. Ŝi naskiĝis en Venezuelo, loĝas en Bordeaux, Francio kie ŝi vivas jam de la pasintaj 14 jaroj.



Kyle MacDonald (Usono) - Vic-prezidanto de Nubo de Canonical, kie li estas respondeca pri merkatiko, vendoj, disvolviĝo de negocoj kaj inĝenierio de produktoj por la Nubo, kaj estras en la ekosistemo OperStack. Li jam laboris por kompanioj kiel AMD kaj Sun Microsystems. Li studis sociologion kaj ekonomion en Colorado State University, en Usono.

 

Gustavo Luiz Duarte (Brazilo) - Magistro per USP kaj programisto en Linuksa medio dum jardeko, li jam kontribuis kun multaj liberaj programoj. Nuntempe laboras en IBM Linux Technology Center kiel gardisto de la distribuaĵo Fedora por la arkitekturo POWER.

 

Hellekin (Ciberespaço) - Nomada ravero, interstica rezisto, infinitezima transformiĝo, flanka antaŭvidisto, ktp. Hellekin iĝis maniulo pri interreto per IRC, *nix kaj GNU/Linukso antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj. Ekde tiam li esploras manierojn por sendependigi sin mem kaj aliajn per la ekskluziva uzo de libera programaro. Li eniris la projekton Lorea en 2009 en Amsterdamo kaj proksimiĝis al Dyne Foundation, de la komunumo Hackerspaces, kaj fine al la movadoj 15M/Occupy. Li partoprenas en SocialSwarm kaj estas ankaŭ avida gardisto de PSYC/Secushare. Li nuntempe vivas en sia dormosako, kiu akompanas lin tra la mondo.


Ramón Ramón (Hispanio) - Profesiulo pri teknologio de informo kaj komunikado konata kadre de Libera Kono en Hispanio kaj Latin-Ameriko. Li estas administristo de negoca disvolvado por Latin-Ameriko en "Ándago Ingeniería", specialisto pri libera programaro kaj publika administrado, internacia ekspertizisto pri informaj teknologioj, eks-vic-prezidanto de Hispalinux kaj fondinto de la iniciato Focus. Li estas asesoro al diversaj projektoj kaj landoj kiel la urba plano pri teknologio de informo kaj komunikado de la registaro de Paragvajo kaj la “Clúster Productivo especializado en Tecnologías Libres y Abiertas de Entre Ríos”, patronita de la Ministerio de Scienco, Teknologio kaj Produktema Novigo de Argentino. Li konas la disvolviĝon de Malferma Registaro en Hispanio kaj libera programaro je internacia nivelo.

 

Deirdré Straughan (Usono) - Ŝi estas pionira pri komunikaj teknologioj, ekde teknika skribo ĝis dezajno de uzinterfacoj. Ŝi fakas pri novaj uzoj de amaskomunikiloj, produktante, en la lastaj jaroj, centojn da teknikaj videoj por Sun Microsystems, Oracle kaj Joyent, inkludante elsendfluajn dumokazajn filmetojn. Ŝi laboras nuntempe por Joyent kiel komunuma arkitekto por SmartOS kaj illumos open source communities.

 

 

Antonio Terceiro - Disvolvisto de liberaj programoj. Li kunlaboras kun pluraj projektoj, speciale kun Debian, Noosfero kaj Foswiki. Li estas doktoro pri Komputada Scienco per la Federacia Universitato de Bahia. Fondinta membro kaj disvolvisto en Colivre.

 

Michael Hanselmann - Li laboras por Svisia Google kiel administranto de sistemoj, specife ĉe la disvolvado de la projekto Ganeti. Li prizorgas projekton de gastado jam de 7 jaroj, partoprenis en la disvolvado de Gentoo dum 5 jaroj kaj duono kaj kontribuis por diversaj projektoj de libera softvaro, inkluzive la linuksa kerno.


Richard Esplin (Usono) - Richard Esplin helpas konstrui komunumojn de disvolvistoj en Alfresco, kreante ilojn por krei kaj kunhavigi grandajn verkojn. Estante defendisto de libera programaro, li aliĝis al Alfresco por deinterne vidi liberprogramaran entreprenon naskiĝi, lernante kiel la administrado de enhavo povas solvi multajn problemojn.

 

 

Gregório Robles (Hispanio) - Profesoro de la Universitato Rey Juan Carlos, en Madrido, Hispanio. Lia esplora laboro temas pri la studo de disvolvado de libera softvaro laŭ la vidpunkto de inĝenierio. Li disvolvis kaj kunlaboris pri la ekkreo de programoj por aŭtomatigi la analizon de liberaj programoj kaj la iloj uzataj por produkti ilin, kiel CVSAnalY.



Nelson Lago (Brazilo) - Teknika estro de la Centro de Kompetenteco pri libera softvaro de IME/USP, kie li laboras por la diskonigo de libera softvaro, krom tio li estas doktora studento de la Departamento de Komputado-Scienco de la Universitato de São Paulo. Li estas diplomiĝinta pri muziko per la Lernejo de Komunikado kaj ARtoj de USP kaj magistro pri komputado-scienco per IME/USP. Li partoprenis la krean proceson de la neregistara organizo LinuxSP. Li agis kiel administristo de sistemoj en unu el la unuaj komercaj retprovizantoj en São Paulo (That's Internet!), tute bazita sur libera programaro.



Deborah Bryant (Usono) - Defendanto de malfermita fontokodo ekde 1996 kaj kontribuanto de osuosl.org dum ses jaroj. Ŝi estas internacie agnoskita pro sia laboro por instigi la uzon de libera programaro en la publika sektoro kaj estas nuntempe ekspertizisto por registaroj ĉirkaŭ la mondo pri strategioj por Teknologioj de Informado kaj Komunikado (TIK). Bryant agas en pluraj neprofitcelaj konsiltantaroj favore al aperta fontokodo, kiel opensource.org,osdv.orgcodeforamerica.org.

 

Ana Cristina Fricke Matte (Brazilo) - Profesoro de FALE/UFMG kaj doktoro pri semiotiko per USP, ŝi fondis la grupon Texto Livre em 2006, kun kiu ŝi estis laboranta kun libera programaro de disvolviĝo al disvastigado. Membro de SLEducacional ekde la komenco de la aktivecoj de la grupo, interfaka esploristo pri lingvaĵo kaj teknologio, kunordiganto de la laboratorio SEMIOTEC kaj ĉefa eldonisto de la scienca revuo Texto Livre: Linguagem e Tecnologia. Kun Texto Livre ŝi organizas la eventojn EVIDOSOL/CILTEC-online (Virtuala kunveno pri dokumentado pri libera programaro kaj internacia kongreso pri lingvo kaj teknologio enreta), STIS (teoriaj interfakaj seminarioj de SEMIOTEC), UEADSL (Universitato, Malproksima Edukado kaj Libera Programaro) kaj Tago de Libera Kulturo, kiu okazas ĉiujare en UFMG, kaj ŝi kunordigas la Portalon de la Libera Instruisto en la Reto.

 

Daniela Feitosa (Brazilo) - Ŝi estas fondinta membro de Colivre, kie ŝi laboras kiel programisto kaj instruisto en kapabligaj kursoj. Hodiaŭ ŝi estas la lanĉ-direktisto de la libera programo Noosfero, platformo por sociaj retoj [la sama, kie ni starigis la retejon de fisl!]. Ŝi estas entuziasmulo pri lertaj praktikoj de disvolvado, precipe disvolvado gvidata de testoj kaj para programado. Kunlaboranto de la PSL-BA, ŝi jam laboris en la Festivalo de Libera Programaro de Bahia kaj aliaj komunumaj projektoj. Ŝi estas bakalaŭro pri komputoscienco per UFBA.

Bryan Cheung - Fondinto kaj ĝenerala direktoro de Liferay, entrepreno pri enhavportaloj. Li estas bakalaŭro pri komputoscienco per la Universitato de Kalifornio. Bryan dividas sian tempon inter la sidejoj de Liferay en Eŭropo kaj Usono, kaj kontrolas la daŭran kreskon de la entrepreno en ties du plej grandaj merkatoj.

Amir Taak (Anglio) - Disvolvisto de ludoj kaj aliaj programoj, Amir fariĝis fama tial, ke li estis respondeca pri la disvolvado de la projekto BitCoin. Ekde antaŭ 10 jaroj li sindediĉas ekskluzive al la disvolvado de liberaj programoj.

 

Alberto Azevedo (Brazilo) - Diplomiĝinta pri Informadika Teknologio per CEFET-PR, li havas pli ol 15 jarojn de sperto pri informadiko kaj estas fakulo pri sekureco de firmaaj retoj kaj normoj pri sekureco. Li estis ĝenerala direktoro ĉe Nova Era Informática e Telemática kaj kreinto de la metodologio pri sekureco ESP-h. Kodrompist-aktivulo entuziasma pri la movado de libera programaro, li estas gvidando de la projekto Security Experts Team kaj preleganto en internaciaj eventoj. Nuntempe li agas kiel konsultisto pri sekureco por grandaj entreprenoj en tuta Brazilo.

 

Aurélio Heckert (Brazilo) - Disvolvisto, cifereca grafikisto kaj diskonigisto de libera programaro. Li partoprenas en la teamo de disvolvado de Noosfero kaj Inkscape, krom tio li kontribuas kun pluraj aliaj projektoj kaj uzanto-grupoj. Li estas kunfondinto kaj kunlaboranto en PSL-BA, TWikiBrasil, Inkscape Brasil kaj COLIVRE - Cooperativa de Tecnologias Livres (Kooperativo de Liberaj Teknologioj).


 

Seth Schoen (Usono) - Seth laboras por Electronic Frontier Foundation de antaŭ 10 jaroj, kaj nuntempe li estas parto de la dojena teknika teamo de la fondaĵo. Dum tiuj 10 jaroj, li kontribuadas por plibonigi la publikan komprenon pri teknologio kaj ties implikaĵoj sur la civila liberecoj. Li helpis krei la linuksan distribuaĵeton LNX-BBC, kiu funkcias rekte el la KD, kaj esploris okazaĵojn kiel juran spuradon en presilaj kodoj, adulteradon de pakaĵoj fare de retprovizantoj, kaj rekuperado de pasvortoj en RAM-memoro kun malŝaltitaj komputiloj.

 

 



Felix Paul Kühne
(Germanio) - Programisto kaj studento pri medicino, Felix laboris en la disvolvado de la populara libera videa kaj aŭdia spektilo VLC por Mac OS X en la pasintaj 9 jaroj, kaj fariĝis la gvidanta programisto por tiu platformo en 2010. Li respondecas pri granda nombro de specifaj ecoj de VLC por Mac OS X, inkluzive la nova interfaco, VLC 2.0. Nuntempe, li interesiĝas pri la plivastigo de VLC al porteblaj aparatoj.

 

 



Randal L. Schwartz
(Usono) - Konata kiel “la magiisto de Perl”, li estas kunaŭtoro de diversaj libroj vaste uzataj pri la programlingvo Perl. Li ankaŭ verkas periodajn rubrikojn pri la temo por pluraj fakaj revuoj kaj popularigis “Just another Perl hacker signature program”. Li estas fondinta membro de Perl Mongers, la baza monda organizo de Perl-apogantoj, kaj membro de Squeak Oversight Board, kiu prizorgas la programlingvon Squeak. Li fariĝis fano de fisl, kien li venas je la tria fojo.



Deivi Lopes Kuhn (Brazilo) - Ekonomiisto diplomiĝinta en la Federacia Universitato de Rio Grande do Sul (UFRGS) kaj postdiplomiĝinta pri administrado de linuksaj retoj en la Federacia Universitato de Lavras (UFLA) (de la brazila ŝtato Minas Gerais). Li estas funkciulo de SERPRO, kie li laboris kiel administristo de lokaj retoj, gvidanto de projektoj pri disvolvado kaj asesoro de direktoraro kaj strategia kunordiganto pri libera programaro. Nuntempe li estas kunordiganto de projektoj de la sekretariejo pri planado kaj buĝeto de la registaro de la Federakcia Distrikto. Li estas fondinta societano de ASL kaj aktiva membro de la komunumo pri libera programaro de Brazilo.



Thomas Soares (Brazilo) - Metalurgia inĝeniero kun magistra diplomo pri scienco de materialoj, li estas aktivulo en la areo de libera programaro ekde 1994. Administranto de sistemoj kaj esploristo pri reta sekureco, nuntempe li laboras pri la energia revolucio, kie le esploras pri la gaso HHO, eksterordinaraj elektraj motoroj (keppe) kaj energi-generiloj (perendev, searl, bedini).


Pedro Paranaguá (Brazilo) - instruisto, konsilisto pri juro kaj publika politiko pri intelekta propraĵo, interreto kaj komunikado, li havas pli ol 10 jarojn de nacia kaj internacia sperto, kaj estas magistro (kun laŭdo) pri intelekta propraĵo, interreto kaj politiko per la Universitato de Londono. Ĝi estas doktora studento pri intelekta propraĵo, interreto kaj politiko per Duke University.
 

Dave Coffin (Usono) - kreinto de dcraw, utilaĵo por procesado de krudaj dosieroj (raw) el spegulaj fotiloj. Dcraw, tra siaj 15 jaroj, fariĝas normo inter la distribuaĵoj GNU/Linukso, kaj fariĝas la bazo sur kiu aliaj programoj konstruas la kongruon kun tiaj dosieroj. Pro tio ke la formatoj "raw" produktitaj de la spegulaj kameraoj estas la preferataj por sperta kaj profesia fotado, oni povas diri ke dcraw ebligas tiun fakon per libera programaro.
 

Jean Baptiste Kempf (Francio) - programisto kaj muzikisto, JB estas la prezidanto de VideoLan, komunumo de libera programaro kiu disvolvas videajn projektojn, inter ili VLC-on, populara malfermkoda videoludilo.
 

Niibe Yukata (Japanio) - Unu el la fondintoj kaj nuna prezidanto de la Iniciato pri Libera Programaro de Japanio, Gniibe kontribuas al la Projekto GNU ekde 1989 kaj estas disvolvisto de Debian ekde 2005. Li estas ankaŭ ĉefa aŭtoro de Gnuk, libera programo por efektivigo de ĉifraj ĵetonoj (OpenPGP), kaj ankaŭ de FST-01, USB-a komputilo.

 



Yorik Van Havre (Belgio/Brazilo) - Arkitekto, sendependa dezajnisto kaj fanatikulo pri libera programaro, Yorik montras per sia albumo ke eblas labori kun grafika dezajno (kaj arkitekturo!) per libera programaro. Li estas aktiva kontribuanto al la komunumoj de Blender kaj FreeCAD, programoj por kiuj li provizas lernilojn, kodojn, skriptojn, temojn, ŝablonojn kaj rilatajn aferojn sub Creative Commons.


Duda Nogueira (Brazilo) - Komunikisto kaj entuziasmulo pri libera programaro, Duda estas aŭtoro de la projekto Duda Library, interreta biblioteko kiu estas parto de la klopodoj de komunumo interesata pri esploro, konstruo kaj provizo de malfermaj edukaj rimedoj, kontribuante por promocii la uzon de TIC en edukado.




Marcelo Branco (Brazilo) - Eks-kunordiganto de Associação Software Livre.org, li estis unu el la kreintoj de la projekto Conexões Globais 2.0. Li estis ankaŭ kunordiganto de la strategio en sociaj retoj de Dilma Rousseff, la elektita kandidatino je prezidento de la Respubliko Brazilo; trifoje ĝenerala direktisto de Campus Party Brazilo; kaj laboris por la registaro de Generalitat de Catalunya, Hispanio, kiel konsilanto kiu respondecas pri la strategio pri libera programaro en la registaro. Ĝi estas organizanto kaj unu el la fondintoj de Projekto Libera Programaro Brazilo.

Sérgio Amadeu da Silveira (Brazilo) - sociologo, defendisto kaj diskonigisto de libera programaro kaj komputika inkluzivigo en Brazilo, li estis unu el la realigantoj de “telecentroj” en Latinameriko kaj prezidanto de la Nacia Instituto pri Informadiko. Doktoro pri Politikaj Sciencoj per la Universitato de San-Paŭlo, nuntempe kuna instruisto en Federala Universitato de ABC (UFABC), kie li estas unu el la stiristoj de la esplorgrupo Cifereca Kulturo kaj Kunhavigaj Retoj.

 

Paulo Meirelles (Brazilo) - doktor-studento, en Departamento pri Komputila Scienco ĉe IME/USP. Ekde 2004, membro de la grupo “Projekto Libera Programaro de Rio Grande do Norte” (PSL-RN), kie li helpas pri la disvastigado de libera programaro en ĝiaj teknikaj, sociaj kaj leĝaj aspektoj. Li estas membro de la neregistara organizo “Associação Software Livre” (ASL.org) ekde 2006. En siaj doktoraj studoj, li kunlaboras en la disvolviĝo de tri projektoj de libera programaro: Analizo, Kalibro kaj Mezuro. Li publikigis artikolojn en naciaj kaj internaciaj konferencoj kaj instruis plurajn kursojn kaj konferencojn en la kampo de libera programaro en pluraj naciaj okazaĵoj.

 

Bruno Souza (Brazilo) - fondinto kaj gvidanto de SouJava, elektita por la plenuma komitato de JCP en majo. Tiu komitato estas la plej grava grupo por difini la direkton de la teknologio Java. Ekde 2007 ĝis 2009, Bruno estis konsilanto de administrado de Open Source Initiative, kie li nuntempe okupas emeritan statuson.