Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

Tela cheia

Libera Robotiko

29 de Junho de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 700 vezes
Traduções

Festivalo de Liberaj Teknologioj

La Festivalo de Liberaj Teknologioj de fisl12 kunigos la interesatojn pri cifereca kulturo, robotiko kaj meta-reciklado, por metiejoj, debatoj, renkontiĝoj kaj prezentadoj. La diverseco da ideoj, materialoj kaj pensoj kredeble ĉeestos ĉe fisl12.

Kontrolu la programon de ĉiu aktivaĵo:

Libera Robotiko

En laboratorio muntita ene de fisl kun Arduino-j kaj diversaj materialoj por recikli, regos la kreivo de la partoprenantoj. Estas limo da vakoj, kaj por aliĝi sufiĉas sendi retleteron al roboticalivre@softwarelivre.org

Oni rekomencas ke la partoprenantoj jam havu konon pri elektroniko kaj bazan konon pri programlingvoj.

Programo de la Laboratorio de Libera Robotiko:

la 29-an de junio
ekde la 10:00 ĝis la 12:00 - La aplikaĵo Ktechlab en Simulado de Elektronikaj Cirkvitoj por Projektoj de Robotiko kaj Libera Pedagogio - Danilo Rodrigues César (UFBA)

ekde la 12:15 ĝis la 18:00 - Farado de Cirkvitaj Presitaj Tabuloj kun la aplikaĵo KiCad por Projektoj pri Libera Pedagogia Robotiko - Samy Marcelo Nascimento (UFBA)

la 30-an de junio
ekde 09:30 ĝis la 16:00 - Muntado de malaltkostaj sensoroj uzante ZigBee-n kaj Arduino-n - Waldir Denver Muniz Meireles (UFV/MG)

ekde 16:15 ĝis la 18:00 - Utiligado de la aplikaĵo Kommander en Libera Pedagogia Robotiko - Danilo Rodrigues César (UFBA)

la 1-an de julio
ekde la 09:30 ĝis la 16:25 - Robotiko kun Libera Aparataro - Programi Arduino-n kun physical etoys (Gonzalo Zabala / GIRA Grupo de Investigación en Robótica Autónoma del CAETI - Buenos Aires - AR)

ekde la 16:30 ĝis la 18:00 - Moodle & Libera Pedagogia Robotiko - Esteban Báez - Robótica Livre & OpenSUSE Ambassador - Marechal Cândido Rondon/PR

la 2-an de julio
ekde la 09:30 ĝis la 11:30 - Metiejo Arduino - Elektroniko kaj robotiko kun aparataro kaj programaro liberaj - Álvaro Fernandes de Abreu Justen

ekde la 11:40 ĝis la 12:55 - Kurseto: Kulturo Wiki en Libera Robotiko - Andressa Rodrigues Martins/Robótica Livre Goiás

ekde la 13:00 ĝis la 18:00 - Metiejo de Kreiva Komputado - Kunigante la Edukan Ilon Scratch kun la libera aparataro Arduino - Dino Magri kaj Gabriela Salvador Thumé - MUSA/Joinville-SC

Libera Metiejo

Libera Metiejo estas iniciato inspirita de meta-reciklado, olimpiaj ludoj de libera robotiko, arto&teknologio, prototipado, remiksado, kodumula kulturo kaj, kompreneble, libera programaro. Ni pensas pri teknologio kiel io kion oni devas esplori kaj malmistikigi, kie ĉiuj povas kompreni ĝin sufiĉe bone por krei siajn proprajn artefaktojn. Jam antaŭ jardekoj spertuloj kredigis nin ke teknologio estas kiel nigra skatolo kaj ni klopodas inversigi tiun staton.

Libera Metiejo estos spaco por kunigi la tribojn de libera cifereca kulturo, realigante la hakadon de objektojn, improvizado kaj metiejado. Estas spaco por ke homoj renkontiĝu kaj kreu aĵojn, produktu muzikon, videon, meta-arto. Ni interŝanĝu spertojn!

Vizitu la Liberan Metiejon en fisl12 kaj partoprenu!

Por pli da informo, aliru:
http://www.roboticalivre.org
http://www.musa.cc

Subteno:

http://www.webtronico.com


Tags deste artigo: libera robotiko robotiko maristas fisl fisl12