Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Oni postigis la limdaton por aliĝo de volontuloj

28 de Maio de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 587 vezes
Traduções

Estas ankoraŭ tempo por tiuj, kiuj volas partopreni kiel volontulo en fisl12; la malfermaj postenoj estas por diversaj partoj de la organizado de fisl kaj ankaŭ de la ĵurnalisma kovrado de la evento. Esti volontulo de fisl signifas akompani la malantaŭscenejon de unu el la plej gravaj teknologiaj eventoj en la mondo, sed ankaŭ prezentas grandan respondecon kaj rolon por plenumi en la organizo de la evento.

Tiuj, kiuj volas kunlabori dum la kvar tagoj de la evento, aŭ eĉ pli frue, devas sendi mallongan vivprotokolon al la retadreso voluntariosfisl12 ĉe softwarelivre punkto org ĝis la 12-a de junio.

Ĉiu nova realigo de fisl estas la rezulto de la laboro de pli ol cento da volontuloj. Ili estas anonimaj kunlaborantoj kiuj donas parton de sia tempo por okazigi la plej grandan eventon pri libera softvaro de Latinameriko! Ni scias la gravon de tiu kunlaborado kaj la valoro de tiu interŝanĝo, kiun fisl antaŭenigas. Kelkaj volontuloj kunportas sperton, aliaj laborforton kaj entuziasmon, kaj fisl repagas per spacoj por kunhavigi ideojn kaj akiri konon.


Tags deste artigo: fisl12 fisl volontuloj

0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.