Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Fermitaj aliĝoj por Uzanto-Grupoj en fisl12

14 de Junho de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 619 vezes
Traduções

La serĉo por Uzanto-Grupoj interesataj partopreni fisl-on estis tiel granda, ke ĉiuj 40 vakoj elĉerpiĝis kelkajn semajnojn antaŭ la evento. Same kiel en antaŭaj reokazigoj, fisl12 malfermas spacon por uzanto-grupoj pri diversaj programlingvoj, teknologioj, operacisistemoj kaj teknologiaj fluoj rilataj al libera programaro.

La Uzanto-Grupoj renkontas en fisl spacon por interŝanĝi spertoj kaj ankaŭ oportunon por montri sian laboron. Inter la grupoj, kiuj partoprenas la unuan fojon, estas: Projeto Software Livre Trinacional - PS-TRINACIONAL, de Foz do Iguaçu, kiu celas promocii la uzadon kaj disvolvadon de libera programaro kiel ekonomia kaj teknologia alternativo, per projekto kiu investas je la produktado kaj kvalitigo de la loka scio ekde nova paradigmo pri tenebla disvolvado kaj la Grupo Liberaj Retoj, kiu havas membrojn el pluraj landoj.

Por Rodrigo Troian, unu el la partoprenantoj de la grupo Liberaj Retoj, la evento estas bonega ŝanco por fari novajn kontaktojn kaj diskonigi la liberajn retojn. “Krom la uzanto-grupo, ni havos kolektivan subskribon de manifesto, prelegantoj el pluraj lokoj de Latin-Ameriko kaj metiejo sekvata de evento por testoj, kiun ni nomas mesh-batalo”, rakontis li.

Ankaŭ estas konfirmitaj la grupoj Garotas CPBr, Poseidon Linux, Feminino Livre, Projeto Fedora Brasil, NCC/GridUNESP, Pandorga GNU/Linux, Grupo de Apoio a Informática SL ULBRA, Colméia - Grupo de Pesquisa em Software Livre SL-RJ, Magento RS, PHP Brasil Comunidades, GuruRS, AsteriskBrasil.org, Gentoo Linux Brasil, Revuo Espírito Livre, Grupo WebLovers, Ubuntu Brasil , KDE - Brasil, Software Livre Educacional, Usuários SNEP, Alfresco.org.br, TcheLinux, Solisc, Editora Educadora Ecoaecoa, Joomla!, Project Cauã, LUG-AL (Linux Users Group) de Alagoas, GUS-Br: Grupo de Usuários Slackware do Brasil, ArduInRio, UBUNTU BRASIL, ENEC e GNOME Brasil.

Kio estas Uzanto-Grupo?

Grupoj da homoj kiuj kuniĝas ĉirkaŭ komunan intereson por kunlabori. La Uzanto-Grupoj havas fundamentan rolon en la disvastigado de la scio.


Tags deste artigo: uzanto-grupoj fisl12 fisl

0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.