Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

Tela cheia

Festivalo de Libera Kulturo

3 de Junho de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1098 vezes
Traduções

La agadoj de Libera Kulturo en fisl12 celas kunproksimigi uzantojn, kodumulojn kaj artistojn por promocii la maturiĝon de libera softvaro kiel bazo por socio bazata sur la konceptoj de Libera Kulturo. La programo de la festivalo inkluzivas metiejojn, prelegojn, kursetojn, malkonferencon, artajn prezentadojn kaj noktajn festojn.

Prezento de Liberaj Videoj de fisl12 — Ĉi-jare ni okazigos plia eldono de la Prezento de Liberaj Videoj, kiu montras videojn lanĉitajn laŭ liberaj permesiloj aŭ verkitaj per libera programaro. La verkoj estos motrataj en la salono kaj ankaŭ en la ĉambroj de la evento. La prezento estas organizata de Aliança do Vídeo Livrehttp://videolivre.org.br — Kiam: ĉiutage en la ĉambro 40-A “fisl7”

Artaj Prezentoj — Krom la spaco por prelegoj kaj interŝanĝo de spertoj, la Festivalo de Libera Kulturo okazigos artajn prezentojn en diversaj spacoj de fisl12. La muzikaj atrakcioj kaj sinprezentoj reprezentos gravajn manifestiĝojn de la brazila kulturo. La programo aperos baldaŭ.

Plurmediaj Metiejoj — Metiejoj por plurmedia produktado per libera programaro. Loko: Konstruaĵo 40 — Ĉambro 702 (ĉambro de metiejoj).

29/jun — Metiejo pri aŭdia redaktado (baza) kun Felipe Machado (Original DjCopy).

30/jun — Metiejo pri aŭdia redaktado (sperta) kun Felipe Machado.

01/jul — Metiejo pri grafika produktado — Gimp kaj similaj.

02/jul — Metiejo pri grafika vektora produktado — Inkscape kaj similaj.

Libera Muziko — Specifaj festoj por la partoprenantoj de fisl estas agenditaj, kiuj ludos liberajn muzikaĵojn kaj okazigos kuniĝon de la partoprenantoj. Vidu la plenan programon en Festoj kaj Trinkejoj.

Diskutado

Renkontiĝo (malkonferenco) de la reto Pontos de Cultura
Kiam: la 1-an de julio je 15:00
Loko: Ĉambro 41-E Fisl5
Ĉi tiu aktivaĵo estas aperta, oni ne postulos la identigilon de fisl12 por partopreni ĉi tiun renkontiĝon.


Tags deste artigo: libera kulturo kulturo fisl fisl12