Ir para o conteúdo
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
ou

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Voltar a Programação
Tela cheia

Elstaraj prelegantoj

3 de Março de 2014, 17:10 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 275 vezes
Traduções

Torsten Grote - Germanio

Li ĉiam interesiĝis pri la uzo de teknologio por sociaj kaj politikaj ŝanĝoj. Li diplomiĝis pri scienco de komputado same kiel pri filozofio kaj li fakiĝadas pri libera programaro kaj la aspektoj rilataj al cifereca libereco. Ekde 2007 Torsten estas aktiva membro de Free Software Foundation Europe (FSFE). Tie li komencis la kampanjon “Liberigu vian Androidon” por eduki homojn pri kiel ili povas uzi porteblajn aparatojn libere kaj havi sian liberecon respektata. Li ankoraŭ daŭrigas la kampanjon kaj ordigas la klopodojn por igi porteblan liberecon alirebla al ĉiuj. En sia ĉiutaga laboro, Torsten laboras por entrepreno de libera programaro kiu disvolvas Kolab, grupvara solvo por mastrumado de personaj informoj. Kolab ne nur defias Microsoft Exchange, sed ankaŭ intencas anstataŭi Gmail, por ebligi ke homoj havigu al si denove la regon pri siaj datenoj. Torsten laboras kiel varbisto por la sistemo Kolab kaj administras la komunumon en Kolab.org.

Ophelia Van Campenhout - Belgio

Ŝi partoprenas en la komunumo de Drupal jam de pluraj jaroj kaj estis unu el la ĉefaj organizantoj de DrupalCamp en Belgio. Ŝi estas fakulo pri fasada kaj portebla disvolvado. Ŝi lernas la portugalan kaj amas Brazilon. Ŝi laboras sendepende en Nordic Material.

Peter Zaitsev - Rusio

Peter estis kunfondinto de Percona en 2006, kaj prenis sur sin la rolon de ĝenerala direktoro. Percona helpas firmaojn je ĉiuj grandecoj plejgrandigi sian sukceson en la uzado de MySQL. Percona estis enlistita en la listo “Inc. 5000” en 2013. Peter estis unu el la unuaj funkciuloj en MySQL AB, kaj poste gvidis la Grupon de Alta Rendimento de la firmao. Seria entreprenisto, Peter estis kunfondinto de sia unua startfirmao dum li studis en la Moskva Ŝtata Universitato, kie li diplomiĝis pri scienco de komputado. Kiel direktoro de Percona, Peter ŝatas miksi firmaan estradon kun teknikaj kaj praktikaj aferoj. Peter estas kunaŭtoro de la libro High Performance MySQL, eldonita de O'Reilly, unu el la plej popularaj libroj pri rendimento de MySQL. Peter publikigas regule en la blogo MySQLPerformanceBlog.com kaj prelegas ofte en konferencoj. Peter loĝas en Norda Karolino kun sia edzino kaj 2 gefilojn. En sia libera tempo, Peter ŝatas vojaĝi kaj resti eksterdome.

Seth Schoen - Usono

Dojena teknologiisto, membro de Electronic Frontier Foundation (EFF). Li laboras jam de pli ol 10 jaroj en EFF, sentebligante teknologiistojn por ke ili komprenu la estontajn rezultojn de civilaj liberecoj de ĝiaj laboroj kaj kunlaborante al teknikaj dimensioj rilataj al la jura laboro de EFF. Li esploris kazojn kiel la kodojn de jura monitorado de presilojn, la rekuperon de ĉifraj ŝlosiloj el la memoro de komputilo post malŝalto, inter aliaj.

Otavio Salvador - Brazilo

Otavio Salvador estas disvolvisto de Debian, kaj kunordigis la lanĉon de Debian Installer dum 3 versioj de Debian. Li laboras pri libera softvaro ekde 1999, kontribuanta aktive en pluraj projektoj kiel GNU Parted, APT, la kerno de Linukso, U-Boot, inter aliaj. Nuntempe li koncentras sian atenton pri enkorpigitaj sistemoj kaj aktive partoprenas en la projekto Yocto kaj en OpenEmbedded kiel disvolvisto kaj zorganto de pluraj eroj de la projekto.

Fridrich Strba - Slovakio

Fridrich estas varbisto kaj entuziasmulo de libera softvaro. Li laboris en la kodo de LibreOffice dum pluraj jaroj, pliboniganta plurajn aspektojn de la filtriloj de dosieroj, komencante per la filtrilo WordPerfect. Poste, li migris al demandoj pri sekureco kaj filtriloj por aliaj formatoj, kiel WordPerfect Graphics, MS Works, Visio, inter aliaj. Nuntempe li laboras por SUSE en SUSE Linux Enterprise. Fridrich plu dediĉas sian liberan tempon por liberigi proprietajn dokumentojn for de la baro farita de softvarprovizantoj. Li ankaŭ elstaras kiel gvidanto de novaj programistoj en la projekto. Tial ke li estas poligloto kaj interesato pri lingvoj, vi ĉiam povas proksimiĝi al li por testi ĉu li komprenas vian gepatran lingvon.

Leonardo Lazarte - Brazilo

Li jam de longe antaŭenpuŝas la uzadon de libera softvaro en diversaj areoj, kiel dum la enmetado de interreto en Brazilon, en la 1990-a jardeko, kaj en edukaj teknologioj dum la pasinta jardeko. Li kunordigas en la universitato de Braziljo la projekton Centro de Disvastigo de Teknologio kaj Kono (CDTC laŭ la portugalaj vortoj), realigita en 2004, partnere kun la Nacia Instituto de Teknologio pri Informado, ITI, apogita de IBM Brazilo. Li de kelka tempo movas iniciatojn pri malfermita kono, kiel Malfermitaj Edukaj Risurcoj, kaj Malfermitaj Dosieroj, inter aliaj. Li estas profesoro de la departemento de matematiko de UnB. Li kunordigis tra Brazilo la kreadon de Virtuala Lernejo de Merkosudo. Nuntempe li estas la ordiganto de TI (teknologio de informadiko) de la Brazila Instituto de Informado pri Scienco kaj Teknologio, IBICT.

Kévin Ottens - Francio

Li estas sperta disvolvisto en la komunumo KDE. Li aktive kontribuas al la komunumo, kun forta emfazo sur dizajno de API kaj arkitekturo de softvar-framoj. Li estas doktoro pri artefarita inteligenteco, kio gvidis lin fokusi sur ontologioj de inĝenierio kaj pluragentaj sistemoj. La laboro de Kévin en KDAB inkluzivas labori ĉiutage per Qt. Li ankoraŭ loĝas en Tuluzo, kie li laboras kiel profesoro part-tempe en sia universitato.

Jérémie Zimmermann - Francio

Jérémie Zimmermann estas kunfondinto de La Quadrature du Net (Squaring the Net), aro de civitanoj kiu diskonigas pri leĝaj projektoj kiuj minacas la civilan liberecon, same kiel la ekonomian kaj socian disvolvadon en ĉi tiu komputila epoko. Li ankaŭ estas vicprezidanto de April, francia ne-registara organizo por antaŭenpuŝi kaj defendi liberan programaron.

Alfredo Goldman - Brazilo

Li estas bakalaŭro pri Aplikita Matematiko per la Universitato de San-Paŭlo (1990), magistro pri Aplikita Matematiko per la Universitato de San-Paŭlo (1994), kaj doktoro pri Informatique et Systèmes - Institut National Polytechnique de Grenoble (1999). Nuntempe li estas profesoro kaj direktoro de Centro de Competência em Software Livre de USP, membro-redaktoro de la revuo Parallel Computing, kaj estas ano de la program-komitato de konferencoj kiel XP, IPDPS, IEEE NCA, ICPP, JSSPP, SBAC, SBRC, SBES, kaj SBQS.

Sascha Meinrath - Usono

Pioniro pri komunumoj kaj kulturo de interreto, Sascha estas vicprezidanto de New America Foundation kaj direktoro de Open Technology Institute. Li gvidas la projekton “Internet in a Suitcase”, klopodo por popularigi sendratajn teknologiojn en ne-centritaj retoj (mesh-retoj). Pri tiu temo li parolos en FISL15.
Jon "maddog" Hall - Usono

Ĝenerala direktoro de Linux International, kiu estas asocio de grandaj firmaoj internacie gravaj en la kampo de informadiko, kiuj antaŭenigas operaciajn sistemojn bazitajn sur Linukso. Li estas unu el plej konataj la aktivistoj de teknologio en la mondo.


<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>