Ir para o conteúdo
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
ou

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Suda-rio-grandano intencas prezenti kiel Facebook solvas problemojn pri malrapideco en siaj sistemoj

18 de Abril de 2014, 4:17 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 39 vezes
Traduções

En la urbo Rio Grande, Marlon Dutra ne trovis sufiĉan spacon por disvolvi sian naturan talenton pri komputiko. En tiu urbo, li laboris instalante programojn, riparante presilojn kaj komputilojn, kaj tio estis tro malmulte por liaj ambicioj. Lia sorto ekŝanĝiĝis kiam li transloĝiĝis al Porto Alegre (la ĉefurbo de la ŝtato Suda Rio Grando - Rio Grande do Sul) en 2001, tiam 20-jaraĝa. Dutra estis unu el la organizantoj de la Forumo Internacia pri Softvaro Libera (FISL) kaj membro de Asocio Softvaro Libera (ASL). Nuntempe, li laboras ĉe Facebook kiel inĝeniero kaj estos unu el la prelegantoj de la 2014-a reokazigo de la forumo, kiu okazos ekde la 7-a ĝis la 10-a de majo en la Centro de Eventoj de PUC-RS.

Nomata “Performance analysis at Facebook scale”, la prelego de Marlon intencas esplori problemojn de rendimento kiuj okazas kiam sistemo konsistas el diversaj serviloj kaj malsamaj servoj. La suda-rio-grandano disdonos konsiletojn kaj demonstros kiel Facebook traktas tiajn problemojn, pensante pri la realaj motivoj de la malrapideco.

La pligrandiĝo de sistemoj pligrandigas la neceson miksi servojn por plej bona funkciado. Tamen, tiu kvanto da serviloj normale kunportas koŝmaron al administristoj de sistemoj, kiuj bezonos kontroli multegajn mezurojn samtempe kaj fari decidojn surbaze de granda kvanto da informoj. La prelego montros ke, malgraŭ la malsimpleco, tio eblas per bona alfronto, precize centrita en la problemo.

La prelego de Marlon Dutra okazos la 9-an de majo, je la 10 h, en la ĉambro 40T, en la Centro de Eventoj de PUC-RS. Oni povas ekhavi aliajn informojn pri FISL per la retejo www.fisl.org.br.


Tags deste artigo: fórum internacional software livre (fisl) pucrs marlon dutra associação software livre (asl)

<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>