Ir para o conteúdo
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
ou

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Liberigu vian Android-on!

9 de Maio de 2014, 23:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 101 vezes
Traduções

En la unua mateno de FISL15 Torsten Grote de FSFE prezentis raporton pri sia kampanjo FreeYourAndroid.org kiu celas montri kiel homoj povas havi plenan regon sur porteblaj aparatoj, pro tio ke NSA kaj la firmao Google (disvolvanto de la operacia sistemo Android) uzas teknikojn por spuri datenojn de la uzantoj.

“NSA kaj Google volas aliri ĉion kion vi uzas kaj faras per via poŝtelefono, sed ni devas regi kaj nur per liberaj programoj tio eblas”, asertas la preleganto.

La preleganto rakontas ke ĉio komenciĝis kiam la operacia sistemo de lia malfermita inteligenta poŝtelefono estis finita kaj tial ke li ne havis alian elekton, li decidis aĉeti alian modelon, kun la sistemo Android.

“Kiam mi aĉetis mian aparaton kun Android, mi rimarkis ke ĉiuj aplikaĵoj kiuj venis el la fabriko estis proprietaj, sed ekzistis multaj komunumoj kiuj disvolvadis modifitajn versiojn (MOD-ojn), tio estas, liberaj versioj de Android el kie oni forprenis la aplikaĵojn kaj servojn kiuj kaptas personajn datenojn”, asertis li.

Multaj el tiuj MOD-oj iĝis famaj kaj oni uzadas kaj plibonigadas ilin en la tuta mondo, precipe en Germanio. Unu el tiuj estas Projekto Replicant bazita sur la sistemo Android kaj 100% libera, kio signifas ke la fontokodo estas disponebla por ke uzantoj, inter aliaj liberecoj, povu elekti kion kaj kiel ili volas uzi siajn porteblajn aparatojn.

 

Post la instalado de tiu MOD en sia aparato, la preleganto publikigis dokumentaron en vikio por helpi aliajn homojn fari la samon kaj li havis surprizon: “Semajnoj post publikigo, mi ricevis retpoŝtan mesaĝon de Richard Stallman laŭdante mian kampanjon, sed tio ne estis kampanjo, sed nur io, kion mi faris pro ŝato kaj neceso”, rakontas Torsten.

Kaj tiel aperis la kampanjo Free Your Android (Liberigu vian Android-on) kun la celo mobilizi homojn por rekuperi la regon sur siaj aparatoj kaj datenoj.

Verkita de Rafaela Melo - Kunlabora raportado de FISL15


Tags deste artigo: android

<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>