Ir al contenido
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
o

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Regresar a Notícias
Pantalla completa Sugerir un artículo

Komunuma renkontiĝo Debian Brasil

mayo 2, 2014 22:08 , por Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 243 times
Traducciones

Venu debati la direktojn de la komunumo Debian Brasil, partoprenu la kunsidon de la uzanto-grupo Debian Brasil dum FISL15. Konu la komunumon kaj venu debati agadojn por la venontaj 12 monatoj. Planu agadojn de via loka uzanto-grupo de Debian kun aliaj grupoj tra Brazilo.

Dum pluraj jaroj la komunumo Debian Brasil organizas sian kunsidon ĉiujare dum FISL. Tio denove okazos, kun la celo diskuti la nuntempan situacion de la komunumo Debian Brasil. Oni mallonge prezentos tion, kio okazis ĝis nun, por ke ĉiuj ĉeestantoj povu sciiĝi pri la temoj. Poste, oni komencos plani estontajn agadojn, ekzemple kiel logi novajn kontribuantojn por la Projekto Debian, ĉu disvolvistoj, ĉu ne-disvolvistoj, ĉu tradukistoj, ktp. Oni diskutos planon por havi pli da brazilanoj engaĝitaj en Debian, per strategio de gvidantoj. Oni debatos la partoprenadon de la komunumo en estontaj eventoj en Brazilo, ĉefe en la organizado de DebianDay, kiu okazas ĉiujare.

Tiumaniere, ĉiuj havos oportunon scii kiom Debian gravas en la ĉirkaŭaĵo de libera softvaro (kaj kiom eblas profiti kiam oni enmetas en sian vivprotokolon ke oni partoprenas en Debian). Oni ankaŭ emfazos kiel Debian estas malfermita al kunlaboroj kaj ke la plejparto de aferoj kiujn vi povas helpi bezonas nenies permeson, sufiĉas fari. Oni prezentos tiujn, kiuj estas la malsamaj manieroj kunlabori kun Debian, kaj kiel malkovri kiuj estas tiuj aferoj kiujn vi povas simple alveni kaj fari.

Ĉiuj partoprenantoj povos paroli kaj submeti sugestojn kiuj celos engaĝi pli da homoj en la komunumo Debian Brasil.

Agendo:

  • Dato: la 07-an de majo
  • Horo: la 9-a h
  • Ĉambro: 41E

Etiquetas de este artículo: komunuma renkontiĝo debian

<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>