Go to the content
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
or

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Go back to Notícias
Full screen Suggest an article

Komunuma renkontiĝo de studentoj de komputiko de Brazilo kaj ENEC

majo 2, 2014 21:55 , by Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 284 times
Translations

De Cleiton Galvão.

Kio estas ENEC?

Executiva Nacional dos Estudantes de Computação - ENEC (Nacia Plenumkomisiono de Studentoj pri Komputiko), fondita la 10-an de septembro 1993, estas la asocia, ordiga, gvida, kaj reprezenta organo de la studentoj de universitataj diplomaj kaj post-diplomaj kursoj en la areo de komputiko en Brazilo.

Kio okazos tie?

Ni parolos iom pri la graveco kaj kiel marŝas Executiva Nacional dos Estudantes de Computação, ni ankaŭ klarigos kiel partopreni kaj kontribui al ĝi, krom debatoj pri gravaj temoj por ĉiuj komputikaj kursoj, kiel kursenhavo, regulado de la profesio, civila leĝaro, inter aliaj temoj. Ni ankaŭ pridiskutos la 30-an Nacian Kongreson de Studentoj pri Komputiko. En la lasta okazigo de tiu kongreso, oni fortiris kelkajn luktotemojn kiel: libera programaro, inoj en teknologio, inter aliaj. Se vi defendas liberan programaron kaj la gravecon de inoj en teknologio, necesas ĉeesti ĉe tiuj kongresoj ĉiujare, por ke ni povu defendi tiel gravajn temojn.

Ĉu la diskutado ĉesas ĉi tie?

Ne. Ĉi tio estos komenco de ciklo de debatoj por plibonigo de la kursoj pri komputiko kaj rilataj aferoj, komenco ankaŭ de debatoj kiuj okazos dum la “30-a Nacia Kongreso de Studentoj pri Komputiko (ENECOMP)”, venu partopreni, kontribui, kompreni kiel Executiva de Computação funkcias, kompreni kiel kontribui, kaj vidi la rezultojn, kiujn vi, studento pri komputiko, povas ekhavi pro via kontribuado. Vi ankaŭ lernos kiel la kongreso de studentoj de komputiko funkcias kaj multon pli.

Ĉu vi volas helpi? Lerni kiel funkcias la Nacian Kongreson de Studentoj pri Komputiko? Do venu al tiu loko en FISL15. Ne malpartoprenu, ĉar unu el la plej bonaj manieroj kontribui kun la studentoj kaj laboristoj pri komputiko nacinivele estas konstrui fortan Executiva, batalantan kaj agantan, kiu dialogos kun siaj studentoj kaj estontaj laboristoj de la areo.

Agendo:

  • Dato: 07-an de majo
  • Horo: la 9-a h
  • Ĉambro: 41D

This article's tags: studentoj komunuma renkontiĝo enec

<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>