Ir para o conteúdo
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
ou

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Komunuma renkontiĝo de Noosfero

7 de Maio de 2014, 11:37 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 147 vezes
Traduções

De Colivre.

Ĉi tiun ĵaŭdon, (la 8-an), la Forumo Internacia pri Softvaro Libera – FISL15, kiu okazas en Porto Alegre (RS) inter la 7-a kaj 10-a de majo 2014, malfermas spacon por la Komunuma Renkontiĝo de Noosfero.

Noosfero estas TTT-a platformo por sociaj retoj kaj retoj de solidara ekonomio en interreto, kiu enhavas ilojn kiel blogon, retan albumon, mastrilon de enhavo (CMS) por retejoj, RSS, forumojn, babilejojn, eventojn, kaj kunhavigadon de ideoj en la sama sistemo. Noosfero ankaŭ estas libersoftvara projekto konstruta de komunumo de disvolvistoj dise tra la mondo.

La propono de Komunuma Renkontiĝo en FISL15 estas kunigi disvolvistojn, uzantojn, kaj interesatojn pri Noosfero por koni kaj diskuti novaĵojn, plibonigojn, progreson de projektoj kiuj uzas la platformon, eblecon kontribui, kaj planojn por estonteco. La ejo estas malfermita por interŝanĝi spertojn, solvi dubojn, kaj fari sugestojn.

Se vi jam estas kunlaboranto de Noosfero, uzas la platformon, aŭ simple volas koni la projekton, ja partoprenu la Komunuman Renkontiĝon en FISL15, ĉi tiun ĵaŭdon (la 8-an), en la Centro de Eventoj de PUC-RS.

  • Kio: Komunuma Renkontiĝo de Noosfero en FISL15
  • Kiam: 8-an de majo (ĵaŭdon)
  • Kie: Centro de Eventoj de PUC-RS (Porto Alegre/RS)
  • Kunordigado: Ana Luísa de Almeida Losnak (analosnak@gmail.com), Daniel Costa Bucher (daniel.bucher88@gmail.com), Daniela Soares Feitosa (daniela@colivre.coop.br) e Joenio Costa (joenio@colivre.coop.br).

Aktivaĵo malfermita al la publiko.

Fonto: http://softwarelivre.org/colivre/blog/encontro-comunitario-do-noosfero-no-fisl15-acontece-nesta-quinta-8


Tags deste artigo: noosfero komunuma renkontiĝo colivre

<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>