Go to the content
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
or

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Go back to Notícias
Full screen Suggest an article

FLISOL 2014 ripetas la sukceson de pasintaj jaroj

aprilo 30, 2014 21:58 , by Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 303 times
Translations

La lastan sabaton (26/04/2014) estis la tago de plia okazigo de Festivalo Latin-Amerika de Instalado de Softvaro Libera (FLISOL). La komunumo denove kuniĝis en diversaj urboj de Latin-Ameriko por celebri ĉi tiun, kiu estas la plej granda necentrita evento de diskonigado de libera softvaro kaj de libereco de scio.

Ĉi-jare FLISOL estis iom speciala ĉar tiu estis la 10-a reokazigo de la evento. Por marki tiun daton, oni kreis sloganon: 10 jaroj instalante liberecon.

En Brazilo FLISOL okazis en 79 urboj, el tiuj 27 partoprenis unuafoje, kiel Vitória da Conquista (BA), Jandaia do Sul (PR), Paracatu (MG), Cascavel (PR), kaj Niterói (RJ). Rimarkindaj 4 dojenaj urboj partoprenis ĉiujn 10 okazigojn de FLISOL: Brasília (Braziljo) (DF), Florianópolis (SC), Fortaleza (CE), kaj Goiânia (GO).

Dum FISL15 okazos la komunuman renkontiĝon de la organizantoj de FLISOL. La celo estas interŝanĝi spertojn kaj plani agadojn por ke en 2015 pligrandiĝos la nombro de urboj en Brazilo kiuj enestas en FLISOL.

Agendo:

  • Dato: la 8-a de majo
  • Horo: la 9-a horo
  • Ĉambro: 40A

 

Cascavel

Auditorio en Cascavel (PR)

 

Curitiba

Install Fest en Curitiba (PR)

 

Mossoró

Auditorio en Mossoró (RN)

 

Pouso Alegre

Auditorio en Pouso Alegre (MG)


This article's tags: brazilo flisol 10 jaroj

<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>