Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a O evento
Tela cheia

Kontraŭ-molesta politiko

11 de Maio de 2013, 0:00 , por Mariel Zasso - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 595 vezes
Traduções

Kontraŭ-molesta politiko de la Forumo Internacia pri Softvaro Libera

La Forumo Internacia pri Softvaro Libera (FISL) devigas sin doni bonajn spertojn al ĉiuj gepartoprenantoj, sen ia molesto, sendepende de sekso, specialaj bezonoj, seksa orientiĝo, fizika aspekto, etno, religio, kaj sociaj kondiĉoj.

Ni – anoj de la organizkomitato de FISL kaj de la komunumo de libera programaro – toleras nenian moleston nek malrespekton al la partoprenantoj de la evento. Diskriminacia seksa lingvaĵo kaj bildoj ne estas taŭgaj por FISL. Partoprenantoj kiuj malrespektos tiun kodon de konduto devos foriri la eventon, sen rajto je repago de l' valoro de la aliĝo.

Molesto inkluzivas ofendajn komentojn – rilatajn al sekso, seksa orientiĝo, fizika aspekto, specialaj bezonoj, etno, religio, kaj sociaj aŭ monhavaj kondiĉoj – seksumecajn bildojn montratajn publike en FISL, minacon, sieĝon, moleston per fotilo aŭ filmilo, ripetan interrompon de paroloj kaj/aŭ aliaj eventoj, kaj fizika kontakto sen konsento. Partoprenantoj kiuj ne respektos la regulojn de konduto de FISL estos avertitaj kaj devos tuj ĉesigi la ofendan sintenon, alikaze ili riskas devi foriri la eventon sen eblo reveni. La organizantoj de FISL klopodos malebligi molestojn en FISL.

Se vi sentis moleston aŭ malrespekton, kontaktu la organizantojn kaj klarigu tion, kio okazis. Oni povas trovi membrojn de la organizkomitato de FISL per ilia surbrusta identigilo kun nigra fono.

La organizantoj faros tion kio estas necesa por malebligi ke molestoj ripetiĝu. Ni estas parto kaj alte taksas la komunumon de libera programaro kaj deziras al ĉiuj bonegan eventon, sendepende de l' diferencoj kiujn ni ĉiuj havas, kaj kiuj ne devas iel ajn apartigi nin.


Kontakto: antiassedio@asl.org.br

Respondeculoj: XXXXX - Telefono XXXX

Ni esperas ke ĉiuj partoprenantoj sekvu la orientadon de ĉi tiu dokumento kaj ne permesu ke diskriminacioj seksaj nek alitipaj okazu en FISL.


Licenco kaj Atribuo

Ĉi tiu politiko estas licencita per la permesilo Creative Commons – Brazilo – Zero (Publika Havaĵo) kaj estas bazita sur la kontraŭ-molesta politiko de la vikio “Feminist Geek”, kreita de Ada Initiative kun helpo de pluraj gevolontuloj.

Ĉi tiu politiko estas bazita sur pluraj aliaj kontraŭ-molestaj politikoj, inkluzive la politiko de Ohio LinuxFest, verkita de Esther Filderman kaj Beth Lynn, kaj sur Con Anti-Harassment Project.

Mary Gardiner, Valerie Aurora, Sarah Smith, kaj Donna Benjamin ĝeneraligis la politikojn kaj aldonis subtenajn materialojn. La portugala traduko estis farita de Luis Felipe Murillo. Membroj de LinuxChix, Geek Feminism, same kiel aliaj grupoj kontribuis por ĉi tiu verko.


Tags deste artigo: kontraŭ-molesta politiko