Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Richard Stallman kaj kibernetika liberigo

7 de Julho de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 631 vezes
Traduções

Dum la tria aktivaĵa vespero de fisl14, okazis unu el la plej atenditaj prelegoj de la evento: Free Software and other essentials for computing freedom, prelege de Richard Stallman. Fondinto de la Free Software Foundation, Stallman estas programisto, hakisto kaj influa politika aktivulo por teĥnologio kaj informada libero. Li estas la kreinto de GNU GPL, la plej uzata libera permesilo tra la mondo, kiu starigis la koncepton por “kopilefto”.

Laŭ Stallman, la aktivismo por libera programaro estas etika, socia kaj politika koncerno. “Aŭ la uzantoj regas la programojn, aŭ la programoj regas la uzantojn”, li asertis. La aktivulo rimarkigis la gravon kundividi: “Ni bezonas multe pli ol individuan kontrolregadon, ni bezonas kolektivan kontrolregon”, asertis li.

Stallman komparis la proprietajn programarojn kun la kolonisistemo, en kiu la popola rajto je libero estas limigita kaj la libero estas superregata de grandaj entreprenoj. La plej grava celo de Stallman estas “la liberigo de la kibernetika spaco”, situacio je kiu la uzantoj rajtus uzi, modifi, kopii kaj distribui laŭleĝe ajnan materialon tra la reto.

La ĵurnalo Zero Hora, el Portalegro, intervjuis Stallman, kiu respondis iujn el tiuj demandoj. Kontrolu parton sube; la entuto estas disponebla en la hodiaŭa ĵurnaleldono (sabate, 06/07/2013).

Kial registaroj celas ĉion scii pri la personoj?

Stallman – Ĉar ĉi tiel la registaro kapablas preni ian denuncinton. La registaro intencas, ke ni ne sciu kio okazas. Usono jam montris, ke ili emas ĉasi kaj kondamni denuncintojn, ajnakoste. La kontrolado kiun oni hodiaŭ havas Usone estas nekongrua kun homaj rajtoj.

Kiel vi rigardas la uzon de tiaj iloj por organizi protestojn kontraŭ registaroj?

Stallman – Estas ironie tial, ke tiom teruras Facebook. Facebook estas monstra kontrolilo. Mi petegas, ke oni ne uzu ĝin. Mi neniam ĝin uzis.

Kontrolu la tutan parolon de Stallman

Foto: Guilherme Dias/indicefoto


Tags deste artigo: richard stallman libereco libera programaro kunhavigado etiko spionado