Go to the content
Ir ao Topo
or

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Go back to Notícias
Full screen Suggest an article

Muziko 100% per libera programaro kun André de Marco

June 30, 2013 0:00 , by Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 716 times
Licensed under Free Art
Translations

 

Ĉu vi konas iun kiu produktis, registris, kaj miksis diskon nur per liberaj programoj?

Do se vi iros al FISL14, ĵaŭdon la 4-an de julio, je la 18h, en la pluruza spaco dentro de la foiro de FISL, vi konos tiun. André de Marco faros koncerteton kaj prezentos sian diskon “Terra à Vista: O primeiro Capítulo de uma História Sem Fim”, en kiu li produktis, registris, kantis, kaj ludis preskaŭ ĉiujn muzikilojn. La tuta registrado, redaktado, kaj miksado estis faritaj per Ardour, libera programo de redaktado de profesia cifereca aŭdio.

André rakontis, en intervjuo al BR-Linux, ke li ne trovis malfacilaĵojn por registri la diskon per tiu programo. “Mi konas neniun diskon registritan kaj miksitan tute per liberaj programoj. Mi povas diri ke temas pri pionira kaj tre grava ago, ĉar libera softvaro ne estas tre konata pro la aŭdia parto. La disko estas tie por montri ke eblas fari verkon kun multe da kvalito.” Krome, la produktado de ĉiuj diskonigaj videoj estis farita de Kde`n`live, libera videa redaktilo.

Muzikisto ekde antaŭ 14 jaroj, André de Marco ankaŭ estas konata pro sia laboro kiel plurinstrumentisto en la projekto Homem-Banda, en kiu li ludas gitaron, buŝharmonikon, frap-instrumentojn per la piedoj kaj li kantas samtempe. Por aŭskulti kaj elŝuti la muzikaĵojn de André, iru al http://andredemarco.mus.br.


This article's tags: andré de marco fisl14 libera kulturo muziko