Go to the content
Ir ao Topo
or

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Go back to Notícias
Full screen Suggest an article

Metiejo instruas trukojn por plibonigi vian retejon en Wordpress

June 30, 2013 0:00 , by Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 661 times
Translations

La pluruza spaco de FISL14 ricevos metiejon pri Wordpress ĵaŭdon, je la 16h. La celo estas oferi konsiletojn por homoj kiuj volas komenci sian blogon aŭ por tiuj kiuj volas memtajlori sian paĝon.

La aliĝoj estas senpagaj kaj okazos tuj antaŭ la metiejo, ĉe la metiejistino Tatiane Pires, kiu estas disvolvisto de interfacoj de uzanto kaj jam faris samtipajn metiejojn en eventoj kiel la 3-a Nacia Renkontiĝo de Blogistoj (Salvador, BA, majo/2012), Conexões Globais (Porto Alegre, RS, januaro/2012) kaj en la 1-a Renkontiĝo de Blogistoj kaj Twitter-istoj de RS (Porto Alegre, RS, majo/2011).

Pri Wordpress, indas konsulti ĉi tiun gvidilon publikigitan en la retejo Jornalismo Digital. El tie ni prenis 3 respondojn al la demando “Kial Wordpress?”:

- WP estas libera programo. Tio signifas ke ĝi dialogas kun la tuta malferma pensmaniero, kie la kodoj de la programoj estas malfermitaj, travideblaj, por ke vi havu plenan regon pri ili kaj faru ion ajn, kiel ajn vi volas. Temas pri libereco en la reto, malsame ol programoj kiujn vi aĉetas kaj ne povas ŝanĝi vi mem.

- WP estas senpaga. Tiu avantaĝo estas granda. Ekzistas aliaj bonaj sistemoj de mastrumado de enhavo (CMS — Content Management System), sed malmultaj estas vere bonaj kaj senpagaj.

- Ekzistas grandega monda komunumo de uzantoj kaj disvolvistoj de WP. Tio signifas ke, se vi havos ideon pri integriĝo de via retejo kun iu ajn alia retejo, probable iu jam faris tion, kaj per unu musklako vi instalos ĝin. Estas miloj de plibonigoj kiuj jam ekzistas, kaj homoj kreas novajn plibonigojn ĉiumomente. Kelkaj estas pagendaj, sed ekzistas multaj senpagaj por fari preskaŭ ĉion kion vi bezonas, almenaŭ komence.

- Senpagaj ŝablonoj. La ŝablono estas la “vizaĝo” de la retejo. Ĉu ĝi havas 2 aŭ 3 kolumnojn, kiujn kolorojn, fotojn sur la kovrilo, ĉio tio. Ekzistas miloj da senpagaj ŝablonoj por WP. Kaj memoru: estante libera programo, vi povos ŝanĝi ĝin poste, la kolorojn, ĉion.

Pli da informoj pri la metiejo troveblas ĉe la retejo de Tatiana.


This article's tags: fisl14 pluruza spaco metiejo libera softvaro wordpress