La ŝtato Rio Grande do Sul kaj The Document Foundation subskribis akordon por fortigo de la uzado de malfermitaj formatoj de dokumentoj. Foto: Tárlis Schneider - IndiceFoto
Hieraŭ matene dum la 14-a Forumo Internacia pri Softvaro Libera (fisl14), la ŝtato Rio Grande do Sul, pere de la Ĝenerala Sekretariejo de Registaro, kune kun la Departamento de Teknologio de Informado kaj Telekomunikado kaj The Document Foundation subskribis la protokolon ODF (Open Document Format). La celo estas realigado de kunaj agoj por la disvolvado kaj antaŭenpuŝo de publikaj politikoj pri uzado de malfermitaj normoj en registaraj administrejoj.
Laŭ la ĝenerala sekretario de registaro, Vinicius Gomes Wu, la registaro de la ŝtato Rio Grande do Sul vivas gravan fazon rilate al la normo de malfermitaj formatoj. Laŭ Wu, necesas antaŭenigi iniciatojn por la disvolvado de teknologioj por aŭtonomeco, demokratiigo de informoj kaj por la suvereneco de la ŝtato. “Ni volas transformi la ŝtaton en referencon pri la adopto de malfermitaj formatoj en ĝia strukturo”, emfazis li.
La reprezentanto de The Document Foundation, Olivier Hallot, emfazis la gravecon de la fondaĵo, kiu defendas la liberecon de softvaro kaj sendependeco. La direktoro-prezidanto de PROCERGS, Carlson Aquistapasse, asertis ke la akordo demonstras antaŭeniron. “Ni havas la defion uzi teknologion por pligrandigi demokration”, li diris. Por la ĝenerala kunordiganto de Associação Software Livre (ASL), Ricardo Fritsch, la subskribita protokolo reprezentas gravan paŝon por asekuri la uzadon de malfermitaj normoj pri dokumentoj en la ŝtato Rio Grande do Sul.
La iniciato apogi oficiale la uzadon de malfermitaj formatoj jam estas reala ĉe la federacia registaro. Laŭ Rogério Alves de Souza, prezidanto de la Plenuma Komitato de la Ĝenerala Sekretariejo de Informadikaj kaj Komunikaj Teknologioj de la ŝtata registaro, en Rio Grande do Sul tiu iniciato malaltigos je 98% la elspezojn por licencoj de oficejaj programoj, kiuj hodiaŭ atingas R$ 50 milionoj.
“Nia nova orientiĝo igos ke organoj de rekta, fondaĵa kaj aŭtarkia publika administrado bezonos klarigi la elekton de aliaj solvoj ne bazitaj sur ODF ekde nun, klarigas Souza.
Unu plia venko de libera kaj kunhavigata scio.
La registaro de la ŝtato RS subskribas protokolon favore al malfermitaj formatoj de dokumentoj
July 4, 2013 0:00 - | No one following this article yet.
Viewed 651 times