Go to the content
Ir ao Topo
or

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Go back to Notícias
Full screen Suggest an article

Kunhavigado kaj aŭtorrajtoj elstaras dum la unua mateno de FISL

Luglio 2, 2013 0:00 , by Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 747 times
Translations

 

 

La disputoj pri “intelekta proprieto” atingas ne nur la kulturan kampon kaj la tiel nomatan “virtualan mondon”, sed ankaŭ atingas tre rekte nian vivon, kiel la produktado de maŝinoj, objektoj aŭ eĉ nutraĵoj. Sur la panelo “Copyfight: multe pli ol senpaga elŝuto”, aktivistoj de libera kaj kunhavigata scio diskutas la efikojn de malpermesemaj teknologioj kaj licencoj sur novigo kaj kreivo.

Ĉe la tablo kuniĝos Tobias Andersson, de Pirate Bay, Adriano Belisário kaj Bruno Tarin, organizintoj de la libro “Copyfight”, Tadzia de Oliva Maya, aktivisto de la agroekologia movado kaj aŭtoro de artikolo pri Copyfight, Lucas Alberto, de ASL, kaj Leonardo Foletto, redaktoro de BaixaCultura kaj ano de Casa da Cultura Digital Porto Alegre.

La debato okazos en la ĉambro 40T, kiu kapablas enhavi 536 homojn, je la 11h merkredon 2013-07-03. Ne maltrafu!


This article's tags: piratado elŝuto libera kulturo malkopirajto kopirajto copyfight aŭtorrajto fisl14 kunhavigado