La disputoj pri “intelekta proprieto” atingas ne nur la kulturan kampon kaj la tiel nomatan “virtualan mondon”, sed ankaŭ atingas tre rekte nian vivon, kiel la produktado de maŝinoj, objektoj aŭ eĉ nutraĵoj. Sur la panelo “Copyfight: multe pli ol senpaga elŝuto”, aktivistoj de libera kaj kunhavigata scio diskutas la efikojn de malpermesemaj teknologioj kaj licencoj sur novigo kaj kreivo.
Ĉe la tablo kuniĝos Tobias Andersson, de Pirate Bay, Adriano Belisário kaj Bruno Tarin, organizintoj de la libro “Copyfight”, Tadzia de Oliva Maya, aktivisto de la agroekologia movado kaj aŭtoro de artikolo pri Copyfight, Lucas Alberto, de ASL, kaj Leonardo Foletto, redaktoro de BaixaCultura kaj ano de Casa da Cultura Digital Porto Alegre.
La debato okazos en la ĉambro 40T, kiu kapablas enhavi 536 homojn, je la 11h merkredon 2013-07-03. Ne maltrafu!