La dua vespero de aktivaĵoj de fisl14 havis kiel rimarkindaĵon la parolon pri la “Free Software Champion” Jon “Maddog” Hall, nuntempa plenuma direktoro ĉe Linux International kaj iu el la plej konataj teknologiaktivuloj el la tuta mondo.
En la prelego, titolita “Independence Day for Brazil”, Hall prezentis la unuan paŝon de la Projekto Cauã al la Brazila publiko. La projekto konsistas je mondskala plano por la kreo de solvoj bazitaj sur libera programaro kaj malfermaj aparataroj, celante la distribuon de komputadosolvoj en diversaj merkatoj kaj niĉoj. Nune, la projekto estas en la fazo 0.1 – nomata Smart Home System – kaj celas provizi plenan solvon por hejma ĝuo.
Laŭ Maddog, Projekto Cauã estas plano generi enterprenojn, kiu intencas elpuŝi el neformaleco la personojn kiuj laboras en la teknika sektoro kaj helpi promocii la uzon de libera programaro. Li serĉas brazilajn partnerojn por partopreni en tiu entrepreno.
Foto: Guilherme Dias/indicefoto