La Internacia Seminario pri Libera Programaro (WSL) estas scienca evento kiu okazas ekde 2000, kadre de FISL. La evento estas kunordigita de Carlos D. Santos Jr. el Universidade de Brasília, Luis Felipe R. Murillo el University of California kaj Paulo Meirelles el Universidade de São Paulo.
La WSL estas apogata de la Brazila Societo por Komputado (SBC) kaj daŭras alliniigita laŭ la celoj de FISL, ebligante oportunojn por ke instruistoj, esploristoj, studentoj kaj ceteraj profesiuloj priprelegu sciencajn verkaĵojn, disvolvitajn en iliaj esplorcentroj, entreprenoj aŭ universitatoj, uzante aŭ produktante liberan programaron.
La evento ricevas originalajn akademiajn/sciencajn artikolojn, rilatajn kun esploroj aŭ sukcesokazoj koncerne liberan programaron. La verkaĵoj por prezento en la evento estas taksataj de aro de aktivaj reviziistoj, konsiderante la teknikan meriton kaj la koncernon de la verko por la evento. La akceptitaj kaj prezentitaj verkoj estas eldonitaj en la Analoj de la Konferenco.
La WSL 2013 estas organizita en kvar seancoj: (04/07): Free Software and Educaction kaj Software Development Methodologies; (05/07): Free Software and Globalization kaj Free and Open Source Case Studies. La seancoj okazas de la 13a ĝis la 17a horo en la aŭditorio (40A).
Foto: Breno Neves / LG Komunikado de fisl14