Ir al contenido
Ir ao Topo
o

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Regresar a Notícias
Pantalla completa Sugerir un artículo

Inoj ĉeestegos en FISL14

julio 1, 2013 0:00 , por Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 691 times
Licensed under Free Art
Traducciones

Ni vokis por ke inoj venu al FISL14, kaj ili ja venos! Mulheres na Tecnologia, brazila grupo interesata pri pligrandi inan partoprenon en la informadika kampo, ne nur submetis plurajn proponojn sed ankaŭ listigis la aktivaĵojn proponitajn de knabinoj de la grupo. Inter ili estas eĉ unu propono de komunuma renkontiĝo por diskuti “Kie ni konservas nian masklismon?”

Ni aldonis al la listo de MNT kelkajn pliajn aktivaĵojn pensitajn de inoj aŭ por inoj ene de FISL. La aktivaĵoj “por inoj” ne forbaros interesatajn virojn, sed estas specialaj invitoj por la inoj.

Vidu kelkajn el la konfirmitaj aktivaĵoj prezentotaj de inoj en nia programo. Ni memoras vin ke la aktivaĵoj de la Pluruza Spaco, Hackspace Robotiko kaj Libera Aparataro, kaj Spaco Paulo Freire estas malfermitaj al la ĝenerala publiko.

 

Tago: 03/07/2013 (merkredo)

11h - Ĉambro P09

Disvolvado de novigaj negocoj per libera programaro - Dionara Jung de Oliveira Conrad

16h - Pluruza spaco

Metiejo pri WordPress - Tatiane Pires

17h - Sala 702

Metiejo SysAdMinas - Enkonduko en Linux por knabinoj - Soraya Hossain

17h - 41D

LaTeX kiel programlingvo - Melissa Weber Mendonça

19h - 41D

Malfermkodaj iloj por dizajno de uzula sperto kaj interfaco - Natalia Arsand kaj Juliana Dorneles

19h - Sala P09

Komunuma renkontiĝo /MNT:  Kie ni konservas nian masklismon? - Danielle Gomes de Oliveira, Christiane Borges Santos kaj Márcia Santos Almeida

 

Tago: 04/07/2013 (ĵaŭdo)

13h - Spaco Robotiko kaj Libera aparataro

Metiejo: Enkonduko al Arduino: robotiko per liberaj programaro kaj aparataro 1 Desireé dos Santos kaj Álvaro Justen

14h - Ĉambro P11

Prelego: Enkonduko en Python - Luciana Campos Mota

16h - Ĉambro 41 A

Prelego: GStreamer SDK -  Luciana Fujii

17h - Ĉambro 702

Prelego: Kreante appliance per Suse StudioCarol Souza

 

Tago: 05/07/2013 (vendredo)

12h - Espaço Paulo Freire

Kurso de EdukkomunikadoClarisse de Lima Abrahão 

12h - 40 A

Prelego: Alirebleco en TTT: Ĉefaj problemoj kaj solvojJuliana Fernandes

14h - 41 D

Prelego: PyGtk por ekbabiladoMelissa Wen

17h - Ĉambro 715

Metiejo GTK+ por knabinoj - Luciana Fujii

19h - 41 E

Prelego: Kulturo FVM (Faru Vi Mem) kaj disvolvado per TTT-aj normoj: faru vi mem vian TTT-on de aĵoj - Yasodara Córdova

 

Tago: 06/07/2013 (sabato)

10h - Ĉambro 710 

Komunuma renkontiĝo: Garotas #CPBR - Elaine Cecília Gatto

12h - Spaco Paulo Freire

Prelego: Pri licencoj. Kio estas vere libera? Patricia Fisch

14h - Ĉambro 702

Metiejo - GeoGebra - Tânia Maria Machado de Carvalho kaj Ole Peter Smith 

15h - Ĉambro 713

Prelego: VoIP en retoj PLC (PowerLine Communications) - Christiane Borges Santos  

15h - Ĉambro 40 A

Prelego: Bilda identeco ĉe registaroTânia Andrea.


Etiquetas de este artículo: kulturo programo inoj teknologio