Go to the content
Ir ao Topo
or

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Go back to Notícias
Full screen Suggest an article

Hejma aŭtomatigo per libera aparataro plenigas ĉambron en fisl14

July 3, 2013 0:00 , by Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 850 times
Translations

De Jocemar Nascimento

Kion vi opinius se via kafilo farus vian kafon ĝuste kiam vi alvenas per aŭto en vian aŭtejon?

Tiu kaj aliaj ebloj, kiuj antaŭe ekzistis nur en fikcio, estis temo de la prelego “Hejma aŭtomatigo per Android, Arduino kaj Raspberry Pi”, kiu plenigis la ĉambron 41A en FIS14.

Thiago Garcia kaj Diego Moreira bone zorgis pri la plurmediaĵoj en sia prelego, kaj socieme kaptis la atenton de pli ol 350 homoj kiuj estis en la ĉambro por spekti ilin kaj lerni la ideojn kiuj estis demonstrataj.

La temo interesegas la plejmulton de la ĉeestantoj, kaj tial ili montris videon kiu demonstris kiel ili faras por konekti la tri platformojn - Raspberry Pi modifita de ili, Arduino konektita al Pi, kaj la sistemo Android reganta ĉion distance. Estis spektaklo de kreivo.

Foto: Jocemar Nascimento


This article's tags: arduino raspberry pi android libera aparataro