La 14-a reokazigo de la Forumo Internacia pri Softvaro Libera kalkulos je loko por interŝanĝoj inter talentaj entreprenistoj kaj eblaj estontaj investistoj.
La Spaco de Negocoj de FISL14 estas iniciato por subteni entreprenismon kaj novigon, per okazigo de aktivaĵoj kiuj proksimigos junajn entreprenistojn kaj eblajn investistojn.
Partnere kun rapidigistoj Wow.ac, Ventiur.net, kaj ankaŭ kun Anjos do Brasil, neprofitcela organizaĵo kreita por stimuli la kreskon de anĝelinvestado en Brazilo, ni okazigos kunsidojn pri prezentado de projektoj kaj rondojn de respondoj, kie pli spertaj profesiuloj kaj investistoj klarigos kaj donos konsilojn por plibonigi viajn prezentadojn kaj planojn.
Se vi havas projekton rilatan al libera softvaro kaj serĉas subtenon kaj parterojn, ĉi tiu povas esti la oportuno kiun vi atendis. Ne necesas aliĝi kiel partoprenanto de FISL por partopreni.
Aliĝu tuj!