Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Disponeblas la programo Libera Babilado en la Radio SL

11 de Maio de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 596 vezes
Traduções

Debutis ĉi-lunde (06/majo) la unua eldono de la programo “Libera Babilado”, produktita podkaste de Radio Software Livre. Ĉiu programo kalkulos je la ĉeesto de profesiuloj el diversaj kampoj ligitaj al libera softvaro. La aŭskultantoj ankaŭ povos lerni pri ĉio kio okazas dum la preparado por la 14-a reokazigo de FISL.

Aŭskultu ĉi tie la unuan Liberan Babiladon.

La unua programo kun la temo “Edukado kaj Libera Softvaro” kalkulis je la ĉeesto de la profesoro de l' Fakultato pri Edukado de la Federacia Universitato de Rio Grande do Sul kaj ano de la Labor-Grupo Edukado de FISL, Paulo Francisco Slomp, kaj prezentis ĉi tiun eldonon la volontulino de la Labor-Grupo Komunikado, Rafaela Melo.

Dum malformala babilado, la profesoro rakontis pri sia historio kun libera softvaro, elstarigis la gravecon de la uzado de libera softvaro en edukado, parolis pri sia sperto en publikaj lernejoj, pri politikoj de komputila inkluzivigo kaja ankaŭ pri la lastaj novaĵoj de la Labor-Grupo Edukado por FISL14.

Ĉu vi volas partopreni? Ĉu vi havas dubojn aŭ sugestojn? Simple sendu retleteron al comunicacao@asl.org

De Rafaela Melo


Tags deste artigo: lernejo ogg komunikado edukado libera softvaro podkasto radio libera babilado