Go to the content
Ir ao Topo
or

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Go back to Notícias
Full screen Suggest an article

Debato pri la uzo de liberaj sociaj retoj en edukado

Luglio 4, 2013 0:00 , by Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 724 times
Translations


Aŭtoreco, reta kunlaboro, plurmedia konstruado, kaj la uzo de sociaj retoj estis iuj el la temoj prezentataj en la debato kunordigata de eks-membroj de la neregistara organizaĵo “Pensamento Digital” (Cifereca Penso) Sabrina Silveira, Claudio Cesar, kaj Fernanda Ribeiro.

Tie oni prezentis sukcesajn spertojn pri la uzo de Noosfero pri edukado. La TTT-a platformo por sociaj retoj havas blogajn ilojn, albumon, forumon, kaj konservon de dosieroj en la sama sistemo. Laŭ la prelegantoj, la platformo oferas gravajn ilojn kiuj povas faciligi la disvolvadon de skribado, sinesprimo, vidpunkto, kunlaboro, kaj aŭtonomeco de la lernantoj. Krom tio, ĝi ebligas debatojn pri reflekta uzo de sociaj retoj kaj la zorgo pri publika uzo de bildo de aliaj.

Unu frazo de la edukisto Jean Piaget bone resumas ĉiujn ideojn starigitajn kaj debatatajn: “La ĉefa celo de edukado estas krei homojn kapablajn fari novajn aferojn, kaj ne nur reflekti tion, kion aliaj generacioj jam faris”.


This article's tags: ttt-a platformo edukado sociaj retoj noosfero