La spaco de kulturo de FISL, kiu troviĝas fronte al la kafejo de la ekspozicia foiro de FISL14, ricevos ciklon de filmoj pri libera kulturo.
La prezentadoj okazos merkredon, ĵaŭdon, kaj vendredon je la 18h30, kaj post tio okazos libera debato. La programo enhavos “The Pirate Bay: Away from the Keyboard”, merkredon; “We are a Legion: The Story of Hackativists”, ĵaŭdon; kaj “Copyright Criminals”, vendredon.
La celo de la ciklo estas okazigi prezentadon, disvastigadon, kaj diskutadon pri filmoj/konceptoj/ideoj/praktikoj rilataj al libera kulturo. Temas pri partneraĵo kun BaixaCultura, paĝo kiu celas informi, diskonigi, kaj diskuti konceptojn, okazaĵojn, kaj proponojn ligitajn al libera kulturo kaj cifereca kulturo (aŭ kontraŭkulturo). La ciklo Copy, right? okazas ekde 2009, inter Santa Maria (RS) kaj São Paulo (SP).
Vidu la resumojn de la filmoj:
The Pirate Bay: Away from the Keyboard (2013, 82 min)
Financita de crowdfunding, ĉi tiu dokumenta filmo direktita de la svediano Simon Klose rakontas la historion de The Pirate Bay — la plej granda serĉilo de dosieroj torrent de la planedo — per la ĉiutaga vivo de ĝiaj fondintoj: Peter Sunde, Fredrik Neij kaj Gottfried Svarthol. La filmo speciale rakontas kio okazis malantaŭ la kulisoj de la juĝado en kiu ili estis kondamnitaj de svedia tribunalo — kun helpo de International Federation of the Phonographic Industry kaj Motion Picture Association of America, asocioj kiuj reprezentas la ĉefajn mondajn muzikregistristojn kaj la ĉefajn studiojn de Hollywook — pro tio ke ili “faciligis la kopiadon de enhavoj protektitaj de kopirajtoj”. Retejo: http://watch.tpbafk.tv/
Copyright Criminals (2009, 56 min)
“Copyright Criminals” estas dokumenta filmo kiu detale klarigas teknikon pli kaj pli konatan nuntempe: specimenado. Produktita kaj direktita de Benjamin Franzen kaj Kembrew Mcleod, profesoro pri komunikado de la universitato de Iowa, la filmo parolas pri la plej diversaj aspektoj de la tekniko, ekde la tempo de la naskiĝo de hiphopo, en la nigrulaj kvartaloj de Novjorko en la jardeko 1970, ĝis la riĉega industrio de repo de niaj jaroj 2000. Pli da informoj tie ĉi.
“We are a Legion: The Story of Hackativists” (Usono, 2012, 95 min)
Ĉi tiu filmo rakontas la historion de la grupo de aktivistoj Anonymous, ekde ties origino, kiu okazis en forumoj de bildoj 4chan kaj 711chan, kie oni povas afiŝi tute sennome, ĝis la aktualaj “invadoj” al retejoj kiel protestoj kaj la polemika adopto de la nomo “Anonymous” fare de grupoj en la tuta mondo. Retejo: http://wearelegionthedocumentary.com
Arto: Calixto Bento (www.clxb.com.br)