Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Antaŭ-FISL en Conexões Globais

21 de Maio de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 781 vezes
Traduções

Festo de instalado kaj metiejoj de plurmedia produktado per libera softvaro estas inter la FISL-ecaj aktivaĵoj ene de la evento

En la videaĵo aperas la Festo de Instalado kiun Asocio Software Livre.Org antaŭenpuŝis en la unua okazigo de Conexões Globais (Mondaj Konektoj).

Ekde ĵaŭdo ĝis sabato (la 23-a ĝis la 25-a de majo), la Kulturdomo Mario Quintana, en Porto Alegre, ricevas la duan eldonon de Conexões Globais, evento kiu kombinas konferencojn kun aktivistoj pri libera kulturo kaj demokratio 2.0 kun kulturaj kaj edukaj aktivaĵoj.

Dum tri tagoj, grandaj pensuloj kaj aktivuloj de cifereca kulturo el pluraj landoj estos kune - ĉeeste aŭ distance - ĉirkaŭ temoj kiel la demokratio de la 21-a jarcento, novaj teknologioj, edukado, rajto je komunikado, libereco, novaj formoj de mobilizo, inter aliaj diskutoj.

Inter la konfirmitaj gravuloj estas Ronaldo Lemos (kreinto de la retejo Overmundo kaj kunordiganto de Creative Commons en Brazilo), Natália Viana (fondinto de la Publika Agentejo de Ĵurnalismo), Peter Sunde (fondinto de The Pirate Bay), Javier Toret (ciberaktivisto de la movado 15M en Hispanio), Gustavo Anitelli (produktisto de la bando O Teatro Mágico kaj ano de la movado MPB - Muziko por Elŝuti), inter aliaj. La programo ankaŭ enhavas metiejojn kaj koncertojn.

En aranĝo konstruita kunlabore (same kiel alia, kiun ni bone konas, ĉu ne?!), kompreneble FISL ne povus foresti. Krom la partopreno en la kunlabora noticado, kun partopreno de Radio Software Livre kiel la oficiala radio de la aranĝo, la skipo pri komunikado oferos metiejojn pri Video-Redaktado kaj Kreado de Afiŝoj, ĉio per libera softvaro.

Nia renkontejo estas la Festo de Instalado

Sed la kunlaboro ne finiĝas tie. La 24-an kaj 25-an de majo, ekde la 14 h ĝis la 18 h, Rodrigo Troian, kunordiganto de la Labor-Grupo Programo de FISL, organizas, kune kun la edukisto Paulo Bertazzo kaj aliaj aktivuloj, Feston de Instalado.

Por tiuj kiuj ne konas, la festoj de instalado de liberaj operaciaj sistemoj GNU/Linux estas tradicio en eventoj de la komunumo de libera softvaro. En tiuj malformalaj kunsidoj, spertaj uzantoj de GNU/Linux oferas gvidadon pri la uzado de operaciaj sistemoj kun malfermita fontokodo, kaj la ebleco instali senpage softvarojn kaj aplikaĵojn en personaj komputiloj, kiujn la partoprenantoj kunportos. Eblas eĉ instali distribuaĵon de GNU/Linux por provi, sen rezigni pri aliaj softvaroj jam uzataj.

La aktivaĵo okazas en la Ĝardeno Lutzemberg, je la 5-a etaĝo de la Kulturdomo Mario Quintana, kaj tiuj kiuj estos en Porto Alegre ne perdu! Malfermita al scivolemuloj, komencantoj kaj komencintoj - kaj ankaŭ por tiuj kiuj volas kompreni pli bone kio estas, fakte, libera softvaro - la festo de instalado estos antaŭvido de la plej granda renkontiĝo de komunumoj de libera softvaro de la galaksio, kiu okazas inter la 3-a kaj la 6-a de julio en la Centro de Eventoj de PUCRS. Ties nomon oni eĉ ne bezonas mencii, ĉu ne?


Tags deste artigo: casa de cultura mario quintana ccmq conexões globais cobertura colaborativa fisl14 fisl libera programaro festo de instalado metiejoj