Ir para o conteúdo
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
ou

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasil
 Voltar a Trabalhe Con...
Tela cheia

Volontuloj

21 de Abril de 2012, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 2697 vezes
Traduções

Ekde la komenco fisl estas kunlabora evento kiu, kvankam kunordigata de Associação Software Livre.org, nur eblas pro la klopodo de centoj da volontuloj de la komunumo de libera programaro.

Se vi interesiĝas kaj havas tempon por helpi konstrui la plej grandan eventon de komunumoj de libera programaro de Latinameriko, kontaktu nin.

Vi povas helpi:

- partoprenante la komunik-teamon, raportante pri la evento en la retejo kaj sociaj retoj; --> skribu al voluntarios @ softwarelivre org

- partoprenante la teamon pri produktado;  --> skribu al voluntarios @ softwarelivre org

- helpante diskonigi la aranĝon ĉe sociaj retoj, en via blogo, en via komunumo, en via laborejo/lernejo/universitato;

- organizante karavanon el via ŝtato;

- kreante alian manieron!

 

Dum fisl, la volontuloj rajtas je:

- manĝo (pagbileto je po R$ 15,00 tage)

- "uniformo" (T-ĉemizoj de la skipo de fisl)

- atesto de partopreno kiel volontulo (kiu validas kiel kroma aktivaĵo en kelkaj universitatoj)

- adapti laborhoraron, kiu helpos vin este proksima al la temoj kiuj interesas vin.

 

Ĉu vi volas pli bonan manieron partopreni fisl-on? :D

 

Se vi interesiĝas pri tio, sendu retleteron kaj atendu nian kontakton kun pli da informoj ekde junio.