Ĉi tiun merkredon, la 25-an de julio, la svediano Rick Falkvinge, fondinto de la unua Pirata Partio en la mondo, prelegis pri la temo “Kopirajta Reĝimo kontraŭ Civilaj Liberecoj” dum la programo de la 13-a Forumo Internacia pri Softvaro Libera (fisl13), en Porto Alegre. En la okazaĵo, solidigita kiel la plej granda el la ĝenro en Latin-Ameriko, Falkvinge asertis ke la monopoloj de kopirajto estas iluzio kiun la industrioj kreas por teni netuŝebla sian ekonomian povon kaj kiu minacas la civilajn rajtojn. En ĉi tiu kunteksto, Brazilo havus nekompareblan gravecon. Laŭ la aktivulo, Brazilo estas la sola kiu povas rompi tiujn kodojn. “Brazilo estas antaŭen-irinta en la percepto pri la potencialo de interreto doni voĉon al personoj kaj havas kondiĉojn disvolvi modelon kie ĉiuj povas kunhavigi tion, kion ili volas. Estas necese nutri leĝojn kiuj igos tiujn praktikojn arkaikaj, ĉar, en la realaĵo, ili jam estas tiaj”, li notis.
Por Falkvinge, la monopolo de la aŭtorrajtoj estas limigo al la rajtoj pri proprieto kaj bezonas revizion. Li ekzempligis tion, kion li konsideras “vera iluzio” kaj inversigo de la moralo kreita de la kopirajta industrio. “Se mi aĉetos seĝon kaj ricevos la kvitancon, la produkto estas mia kaj povas uzi kaj meti ĝin tien kien mi volas, neniu kontestas. Se mi aĉetos DVD-on, ĝi ne estos mia, mi ne povas ĝui ĝin iel ajn, kvankam mi havas egalan kvitancon kiel tiu de la seĝo, kvazaŭ tiu produkto ne estis produktita kaj distribuita industriskale”. Falkvinge aldonas: “la industrio disvastigas la mesaĝon ke havi la eblon kunhavigi aŭdvidaĵojn estas malmorala, perforto. Fakte, la monopolo estas malmorala, ĝi bridas la mondon. Ili ne povas malkonstrui la civilajn rajtojn eĉ se ili ne sukcesas havi monprofiton de alimaniere, eĉ se ili ĉesigas ekzisti... Novaj industrioj estas aperontaj kaj tiel estas”.
Demandita pri la fluo de mono por la artistoj se kopirajto ĉesigus ekzisti, li estis firma kaj asertis ke tio estas strategio kiu jam estas parto de la ludo por geopolitika kaj ekonomia regado. “Jam estis realigita esploro kiu montris ke nur 1% de la artistoj ricevis monon de tantiemo per tiu sistemo de kopirajto. Estas lertaĵo de la industrio, falsa argumento. La kreemo fluas alimaniere kaj ekzemplo estas YouTube”, li subtenis.
Interreto, por Falkvinge, estas la maniero kiel socio ekzercas sian esprimliberecon. “La libera aliro al interreto fariĝis tiel fundamenta kiel ajna alia rajto. Estas postulo por ke oni ekzercu civitanecon”, observis li. Laŭ li, pri tiu punkto socio bezonas agi kaj mobilizi sin por iri antaŭen kaj pliboniĝi. “La nova generacio postulas partoprenadon, ĝi volas esti alparolata serioze kaj ni havas la respondecon lasi tiun heredaĵon por la estontecon”, emfazis li.