Ir para o conteúdo
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
ou

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasil
 Voltar a Noticias do ...
Tela cheia Sugerir um artigo

Projekto GIMP lanĉas la stabilan version 2.8

6 de Maio de 2012, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1282 vezes
Traduções


Post tri jaroj da penoj kaj kunlabora disvolvado, la projekto GIMP lanĉas la version 2.8, kun pliboniĝoj kaj novaĵoj kaj en la interfaco kaj uzebleco, kaj pri la iloj kaj funkcioj de la programo.
 
Rilate al la grafika interfaco, ekzistas nun la eblo havi nur unu fenestron kun ĉiuj elementoj de la programo. La antaŭa reĝimo de ŝvebaj fenestroj estas ankoraŭ la defaŭlto, sed se vi elektos la reĝimon de ununura fenestro, tio estos konservita en via agordaro.
 
La versio 2.8 de GIMP ebligas dialogojn fiksitajn en pluraj kolumnoj. Por krei novan kolumnon, nur trenu kaj faligu dialogon sur la vertikalaj randoj de fenestro. Tio estas interesa trajto en plur-ekrana reĝimo kie unu el la ekranoj tenas ĉiujn dialogojn kaj ilojn, dum la alia tenas la bildojn.
 
GIMP 2.8 kunportas ankaŭ novan koncepton pri eksportado de dosieroj. Konservi kaj eksporti bildojn estas nun klare apartaj operacioj. Oni nur povas konservi bildon per la formato XCF, kiu estas la defaŭlta formato de la redaktilo. Por havi bildojn en aliaj formatoj, ekzistas la operacio Eksporti de la menuo Dosiero. Tiu distingo igas klara la konservadon de ĉiuj informoj de la bildo kiam vi uzas la opcion Konservi. Ekzistas iuj optimigoj por alternativaj laborfluoj, kiel malfermi jpg, prilabori ĝin kaj rapide eksporti al la sama originala dosiero. Ĉi tiu modifo ebligis forigi tedajn dialogojn pri "platigo" de la bildo kiam oni konservas en formatoj kiuj ne permesas tavolojn.
 
La tavoloj de bildo gajnas novan funkcion: eblas kolekti ilin en grupojn de tavoloj, kiel en arba strukturo. Por kompleksaj taskoj, la antaŭa "plata" strukturo estis limiga faktoro.
 
Teksto-redaktado estas farataj en la bildo mem, anstataŭ en aparta fenestro. Ĉiuj atributoj de la bildo - pozicio, tiparo, grandeco, laŭliniigo - povas esti redaktataj tiumaniere.
 
La tuta dezajno de la iloj estis portita al la biblioteko Cairo, por glataj kaj modernaj grafikoj, inda je la atendoj de la uzantoj. Preskaŭ ĉiuj etendaĵoj - escepte de malmultaj - ankaŭ estis portita al Cairo. Aldone, la iloj nun uzas progresindikilon ĝuste sur la ekrano anstataŭ en la stata breto.
 
Kiel ĉiam, oni povas trovi GIMP-on en ties retejo. Jen estas la lanĉo-notoj por versio 2.8. Oni povas elŝuti la fontkodon per ĉi tiu ligilo. Vi probable devos atendi kelkajn tagojn post la lanĉo de la nova versio por la binara pakaĵo por via distribuaĵo, pro tio ke la lanĉo de la nova versio estas ankoraŭ tre freŝa (la 3-an de majo 2012).
 
Guilherme Razgriz, plenuma direktoro de la Lernejo pri Komputila Grafiko Cria Livre kaj aktiva partoprenanto en la komunumo fisl, diras ke li scivolas pri kia estos la reago de liaj lernantoj pri la nova interfaco de GIMP (sed, persone, li daŭre laboros per la malnova maniero :). Li ankaŭ diras ke li verŝajne proponos agadojn bazitajn sur GIMP por #fisl13:
 
"Jes, mi volas alporti plurajn aktivaĵojn rilatajn al Gimp, sed ĉio dependos ĉu ili estos aprobitaj kaj ĉu mi sukcesos akiri apartan buĝeton por iri al la evento, krom tio mi certe intencas fari ĉion per la nova versio, ja!"
 
Ĉiujare, la areo de grafika kaj plurmedia produktado estas ĉiam bone reprezentata en fisl. En la reokazigo de la pasinta jaro okazis prelegoj kaj metiejoj rilataj al la bildo-redaktilo. Ankaŭ okazis aktivaĵoj pri la vektor-redaktilo Inkscape kaj la animacia pakaĵo Blender 3D. Por koni la programon de fisl13, restu atenta pri la alvoko por verkoj!


Tags deste artigo: grafikaj artoj prelegoj metiejoj nova versio 2.8 gimp