Ir al contenido
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
o

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasil
 Regresar a Noticias do ...
Pantalla completa Sugerir un artículo

Pli da konfirmitaj prelegantoj en fisl13!

mayo 30, 2012 0:00 , por Software Livre Brasil - | No one following this article yet.
Viewed 1403 times
Traducciones

Fisl13 alproksimiĝas kaj la ritmo de konfirmoj de prelegantoj daŭre kreskiĝas. Ĉi-foje ni havas tri novajn invititajn prelegantinojn. Jes, tri virinoj (kiu diris ke ili ne ĉeestas en la nerda mondo?). Deborah Bryant, Ana Cristina Fricke Matte kaj Daniela Feitosa estas profesiuloj kun agado ligita al libera programaro, kaj venas de diversaj fakoj, kiuj ampleksas de disvolvado ĝis akademiaj esploroj kaj ekspertizo.

Entute ni havas ĝis nun 24 prelegantojn invititajn kaj konfirmitajn. Iom pli pri ĉiu el la tri novaj konfirmitaj parolantoj:


Deborah Bryant (Usono) - Defendanto de malfermita fontokodo ekde 1996 kaj kontribuanto de osuosl.org dum ses jaroj. Ŝi estas internacie agnoskita pro sia laboro por instigi la uzon de libera programaro en la publika sektoro kaj estas nuntempe ekspertizisto por registaroj ĉirkaŭ la mondo pri strategioj por Teknologioj de Informado kaj Komunikado (TIK). Bryant agas en pluraj neprofitcelaj konsiltantaroj favore al aperta fontokodo, kiel opensource.org, osdv.org, codeforamerica.org.

 

Ana Cristina Fricke Matte (Brazilo) - Profesoro de FALE/UFMG kaj doktoro pri semiotiko per USP, ŝi fondis la grupon Texto Livre em 2006, kun kiu ŝi estis laboranta kun libera programaro de disvolviĝo al disvastigado. Membro de SLEducacional ekde la komenco de la aktivecoj de la grupo, interfaka esploristo pri lingvaĵo kaj teknologio, kunordiganto de la laboratorio SEMIOTEC kaj ĉefa eldonisto de la scienca revuo Texto Livre: Linguagem e Tecnologia. Kun Texto Livre ŝi organizas la eventojn EVIDOSOL/CILTEC-online (Virtuala kunveno pri dokumentado pri libera programaro kaj internacia kongreso pri lingvo kaj teknologio enreta), STIS (teoriaj interfakaj seminarioj de SEMIOTEC), UEADSL (Universitato, Malproksima Edukado kaj Libera Programaro) kaj Tago de Libera Kulturo, kiu okazas ĉiujare en UFMG, kaj ŝi kunordigas la Portalon de la Libera Instruisto en la Reto.


Daniela Feitosa (Brazilo) - Ŝi estas fondinta membro de Colivre, kie ŝi laboras kiel programisto kaj instruisto en kapabligaj kursoj. Hodiaŭ ŝi estas la lanĉ-direktisto de la libera programo Noosfero, platformo por sociaj retoj [la sama, kie ni starigis la retejon de fisl!]. Entuziasmulo pri lertaj praktikoj de disvolvado, precipe disvolvado gvidata de testoj kaj para programado. Kunlaboranto de PSL-BA, ŝi laboris en la Festivalo de Libera Programaro de Bahia kaj aliaj komunumaj projektoj. Ŝi estas bakalaŭro pri komputoscienco per UFBA.


Etiquetas de este artículo: virinoj invititoj prelegantoj