Ir para o conteúdo
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
ou

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasil
 Voltar a Noticias do ...
Tela cheia Sugerir um artigo

Helpu konstrui la enhavprogramon de la Festivalo de Liberaj Teknologioj

12 de Maio de 2012, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1294 vezes
Traduções

Pluraj homoj ĉirkaŭ elektronikaj partoj, dratoj, kabloj, ŝraŭboj, radoj, ekranoj kaj iloj. Subite, trairas la vojon pingveno kontrolata distance, kaj iu persono stiranta veturilon el reciklita metalo dum ĝi evitas robotojn el fer-rubo. Tiu estas la scenejo konata de iu ajn partoprenanto de fisl kiu jam ekrigardis la Festivalon de Liberaj Teknologioj kiu okazas ĉiujare dum la forumo. Ĉi-jare vi povas esti parto de ĉiu ĉi mobilizado per propono de agadoj por la oficiala horartabelo.

Projektoj kaj artefaktoj kiuj uzas liberajn programaron kaj aparataron povas esti montrataj dum la evento. La kandidatoj devas kontakti per la adreso roboticalivre @ softwarelivre. org. Estas grave sendi mallongan priskribon de la peco, tiel kiel fotojn, videojn kaj retejon, se ĝi ekzistas, de via projekto.

La Festivalo de Liberaj Teknologioj de fisl13 kunigos interesatojn pri cifereca kulturo, robotiko kaj reciklado por laborgrupoj, kunvenoj kaj prezentoj. La Festivalo ĉefe celas esti tempo por renkontiĝo de la komunumo pri robotiko kaj fortigi la proponon por nova modelo pri produktado, kiu taksas la liberan scion kiel fundamentan bazon.


Tags deste artigo: festivalo de liberaj teknologioj robotiko