La gusto por novaj ideoj estas en la spirito de fisl! Ĉi-jare, je la unua fojo el ĉiam, la virtuala monero BitCoin (BitMonero) estos akceptata por aĉeto de biletoj por eniri la aranĝon. 10 biletoj estos publikigitaj kontraŭ la prezo de po 20 bitmoneroj. Por efektivigi la aĉeton estas necese kontakti nin per la adreso programafisl13 @ softwarelivre. org.
La mono povas esti farata (aŭ minata, uzante la terminon de la komunumo) per libera programo en komputilo kun bona kapablo aŭ aĉetata per normala mono ĉe specifaj retejoj. La transakcioj okazas per P2P-aj retoj, kaj oni evitas la neceson de perantoj en la financaj rilatoj per la virtuala mon-unuo.
Unu el la membroj de BitCoin prelegos en fisl, do se vi scivolas pri kiel bitmoneroj funkcias kaj se vi malsukcesis konatiĝi kun la temo per la reto, la okazo lerni persone kun homoj kiuj multe spertas pri la temo estas deviga.
La moneroj kolektitaj de la organizo estos investitaj en horoj de programado por bontenado de kodo de liberaj programoj.
Krome, la novaĵo aperis en la blogo de nia amikino Vanessa Nunes, kiu klarigis per tre simpla maniero kiel la sistemo funkcias. Indas legi la afiŝon ;)
Fisl13 estos la unua evento en Brazilo kiu akceptos la monerojn BitCoin por aĉeti la enir-bileton
May 12, 2012 0:00 - | No one following this article yet.
Viewed 1461 times