La aliĝperiodo por prezento de proponoj por fisl13 estis prokrastita ĝis la 13-a de majo. Por sendi vian proponon, aliru ĉi tien. La agadoj estos organizitaj en la jenaj temaj areoj: Administrado, Disvolvado, Labortablo, Emerĝaj Temoj, Edukado, Ĉirkaŭaĵo, Metiejoj kaj Komunumaj Renkontiĝoj. La unua alvoko al la aprobitoj okazos ĝis la 18-a de junio kaj la dua estas antaŭvidata por ĝis la 25-a de tiu monato.
Same kiel en fisl12, la plej bonaj prelegoj estos elektitaj de la komunumo, kiu baldaŭ ricevos retmesaĝon kun kodo por pritakso. En la sistemo, nomata la svisa turnir-sistemo, la taksanto ricevos parojn da proponoj kaj devos elekti po unu. La proceso, ripetata multfoje inter uzantoj, ebligas ke la plej bonaj prelegoj elstaru. Krom la partoprenantoj kaj parolantoj aliĝintaj ĉi-jare kaj en la lasta okazigo, ankaŭ partoprenas en la balotado membroj de ASL.
Pasintjare, la sistemo havis ĉirkaŭ 670 enskribojn de proponoj por agadoj por la forumo. La iniciato celas kunigi la komunumon de uzantoj kaj programistoj en la konstruado de la program-horaro de la evento.
Demandoj povas esti responditaj per la retpoŝto programafisl13@softwarelivre.org.
Aliĝperiodo por prezento de proponoj por fisl13 estas etendita
May 12, 2012 0:00 - | No one following this article yet.
Viewed 1219 times