Lernu praktike en #fisl12
Se vi pensas partopreni en metiejo dum fisl, ĉi tiu teksto estas por vi! Sciu akurate kion atendi el tiuj aktivaĵoj kaj elprofitu ilin, sen surprizoj!
Ĝenerale, metiejoj ne postulas antaŭaliĝon*: vi garantias vian vakon kiam vi alvenas frue kaj atendas en la vico. La metiejeoj okazos en la ĉambroj 701 kaj 702 de la konstruaĵo 40, kaj ĉiuj entenos maksimume 50 partoprenantoj (kaj ĉiuj daŭras pli ol unu seancon!). Oni disdonos pasvortojn 15 minutojn antaŭ ĉiu aktivaĵo. Gravas mencii ke vi lernos multe, sed la metiejoj ne disdonos atestojn.
Rimarku ke por profiti ilin, vi devos kunporti vian tekkomputilon, kaj jam havi la bezonatajn programojn instalitajn.
Krome, por kelkaj metiejoj, flua anglalingva kapablo estas necesa kondiĉo. Ne, ni ne testos vian scion por elekti vin por vako, sed se vi de sukcesos akompani la instruadon, vi iĝos neinteresata, kaj forprenos vakon de alia homo.
Tio ankaŭ validas por specifaj scioj pri programaro kaj aparataro, kiujn kelkaj metiejoj postulas. Por scii pri la antaŭkondiĉoj de ĉiu aktivaĵo, klaku sur la responda kvadrateto en la programtabelo.
Konu la metiejojn ofertotajn de la komunumo SL (softvaro libera) por la komunumo SL en 2011: aliru nian programon.
*La escepto estas la metiejo Debian GNU/Linux Essentials for women — pli da detaloj ĉi tie
Metiejoj
28 de Junho de 2011, 0:00 - sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 820 vezes
0sem comentários ainda