Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Campus Party ĉeestos fisl12-on

3 de Junho de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 596 vezes
Traduções

La teamo de Futura Networks Brasil, kiu organizas la brazilan version de Campus Party, ĉeestos fisl12-on. Campus Party, kiu tradicie ricevas la ĉefajn interretajn komunumojn kaj jam estas rigardata kiel la plej granda okazaĵo tiuspeca en la mondo, partoprenos la plej grandan renkontiĝon de libersoftvaraj komunumoj de Latinameriko.

"Nia celo estas ĉiam plu proksimiĝi al la komunumoj kiu renkontiĝas en Campus Party por interŝanĝi spertojn, disvolvi projektojn aŭ konatiĝi ĉeeste. Ĉi-foje, tamen, ni renkontos ilin", klarigas Mario Teza, Ĝenerala Estro de Futura Networks Brasil. Campus Party havos budon en la Montro de Liberaj Solvoj kaj Negocoj, apud la sekcio de la Uzantogrupoj[*].

Krom la organiza agado de Campus Party en fisl12, ankaŭ la kampusuloj moviĝos por iri al la evento. Jam konfirmiĝis la partopreno de la grupo Garotas CPBR, kreita en 2010 kaj nuntempe kun 130 anoj, kaj de karavano de kampusuloj kiu venos de São Paulo.

En 2010, fisl havis la partoprenon de pli ol 7,5 mil personoj kaj de 40 Uzantgrupoj. Antaŭenigita de la Asocio por Softvaro Libera (ASL.Org), fisl devas kunigi ĉi-jare pli ol 8 mil partoprenantojn kaj realigi 450 okazaĵojn, kiuj inkluzivas prelegojn, metiejojn kaj komunumaj eventoj. La ĉefa temo estos neŭtraleco en la reto.

[*]Uzantogrupoj
Grupoj de personoj kiuj kuniĝas ĉirkaŭ komuna intereso por kunlabori por ĝi. La uzantogrupoj havas fundamentan rolon en la disvastiĝo de kono.

Pri Campus Party
Kreita en Hispanio en 1997, Campus Party fariĝis la plej granda okazaĵo pri teknologio, kreemo kaj komputika kulturo en la mondo. La partoprenantoj translokiĝas kun siaj komputiloj, kestoj kaj tendoj en arenon, kie ili konektiĝas al rapidega reto kaj kunvivas ĉirkaŭ metiejoj, prelegoj, konferencoj, konkursoj kaj amuziĝaj aktivaĵoj. En 2008, Futura Networks, organizanto de Campus Party, komencis sian procezon por internaciiĝo, kaj la evento gajnis versiojn en Brazilo, Kolombio kaj Meksiko. En 2011, Campus Party memorfestas siajn 15 jarojn kaj ankaŭ ekrealiĝas en Ekvatoro kaj Ĉilio.


Tags deste artigo: campus party fisl fisl12

0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.