Go to the content
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
or

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

fisl en la reto

 Go back to Atrações
Full screen

Komunumaj Eventoj

marto 23, 2011 0:00 , by Software Livre Brasil - | No one following this article yet.
Viewed 1756 times
Translations

La Komunumaj Eventoj (Eventos Comunitários — EC) estas proponitaj kaj organizitaj de siaj anoj mem, kaj celas precipe la realigon de renkontiĝo kaj aranĝetoj de komunumoj, projektoj, asocioj aŭ uzanto-grupoj, tiel ke oni diskonigos tiujn projektojn kaj ankaŭ havos pli grandan unuecon inter siaj anoj kaj la ĝenerala komunumo de libera programaro.

Por realigi Komunuman Eventon sukcese, kundiskutu kun la komunumo de via evento (uzanto-grupo, projekto, ktp.). Difinu temon, programon, aktivaĵojn, kreu ĝeneralan bilancon de tio kion eblas prezenti kaj kiel vi povos logi la publikan intereson kaj estontajn kunlaborantojn. Gravas ke ĉiu komunuma evento havu sian propran retejon, por ke ni povos ligi al ĝi de la oficiala retejo de fisl12, kaj ke la oganizantoj havu aŭtonomon por aktualigi la informojn pri sia evento.

Ĝeneralaj informoj

La organiz-komitato determinis specifan trakon por la Komunumaj Eventoj kun spaco por ĉirkaŭ po 70 homoj en ĉiu ĉambro.

Ĉiu komunuma evento devos esti prezentata de 3 kunordigantoj, antaŭe aliĝitaj en la sistemo de prelegantoj kaj referencitaj en la propono de la komunuma evento.

La tempo asignita estas 1 aŭ 2 seancoj de po 50 minutoj por ĉiu komunuma evento.

Programo de la Komunuma Evento

Devige, ĉiu komunuma evento devos enhavi en sia programo:

  • Ĝeneralan prelegon — ĝenerala prezento de la projekto/komunumo/asocio mencianta siajn celojn, aktivaĵojn kaj rezultojn
  • Fulmajn kunparolojn — prelegetoj je po 5-10 minutoj kun la partopreno de la membroj.
  • Diskutadon/Demandadon — interagado kun demandoj kaj diskutoj


Diskutu kun la membroj de via projekto/komunumo/asocio/uzanto-grupo antaŭ ol proponi vian komunuman eventon. Kontrolu la homojn konfirmitajn por la evento kiuj havos disponeblecon por partopreni la eventon ene de la programo.

Ju pli bone ellaborita estos la propono kaj riĉa/diversa estos la programo, des pli da homoj interesiĝos pri partopreno, tiel ke via evento havos pli da videblo.

Kiel proponi komunuman eventon?

La aliĝoj estos faritaj per la sistemo de verk-alvoko. Ĉiuj kunordigantoj devos aliĝi kiel prelegantoj en la sistemo de proponoj de fisl.

La submeto de proponoj de eventoj devos esti farita kaj konfirmita ĝis la 10-a de majo 2011.

La sekvajn datumojn vi devas listigi en via proponon:

Nomo de la komunumo/projekto/asocio/uzanto-grupo kiu organizas la eventon.
La kromajn informojn vi devas listigi kiel proponon de prelego:

  • temo de la evento kaj nomo
  • antaŭtakso de nombro de homoj en la publiko
  • tempa neceso (inter 1 aŭ 2 seancoj)
  • plena programo de la evento (laŭ norma programo asignita fare de la organiza komitato)
  • resumo de la programo
  • URL de la retpaĝo de la evento (retejo, blogo, socia retejo, ktp.)


Gravaj Rimarkoj:

Tre gravas scii la sekvajn aferojn:

  • La komunumaj eventoj havas maksimume 2 seancojn. La norma tempo estas 1 seanco, kaj se vi bezonas pli ol 1 seancon, bonvole klarigu tion en la propono por la taksado fare de la organiz-komitato.
  • Ni petas ke ĉiuj penos preni maksimume 1 seancon por ke ni povu plej bone akcepti ĉiujn aliĝintojn. Ni kalkulas je la helpo de ĉiuj por ke ni povu cedi spacon por ĉiuj interesitoj.
  • Pro tio ke la komunumaj eventoj estas ligitaj al la horartabelo de la aranĝo, ne estas granda fleksebleco pri horaj asignoj. Ni klopodos, kiel eble, adapti la horartabelon por akcepti la plejmulton da aliĝintaj eventoj. Okaze de eblo fari tiujn adaptojn, ni kontaktos la responsulojn konsiderinte la aliĝ-ordon.
  • Ĉiuj aliĝoj estos taksitaj de la organiza komitato kaj poste oni informos la akceptitojn.
  • Oni ne akceptos komunumajn eventojn kiuj celas disvastigi projektojn kaj/aŭ softvarojn. Tiuokaze, la proponanto devas submeti sian prelegon en la plej adekvatan trakon.
  • Eventoj kiuj ne estas rekte ligitaj al libera softvaro estos aŭtomate malakceptitaj. La organiz-komitato havas la rajton akcepti nur la eventojn kiujn ĝi taksas taŭgaj al la Forumo.
  • Kunordiganto de komunuma evento povas kunordigi unu, kaj nur unu komunuman eventon en fisl12.
  • La kunordigantoj de evento devas esti la aŭtoroj de la propono.
  • Oni ne permesos interŝanĝo de kunordigantoj post la fino de la aliĝ-periodo.
  • Ni kontaktos la akceptitojn tuj post la fino de la aliĝ-periodo.
  • Vi nepre devas sendi la plenan programon de la komunuma evento kaj ties resumon, por ke ni povu diskonigi ĝin en la programtabelo.
  • La diskonigo de horo, ĉambro kaj dato de la evento en retejoj kaj blogoj estas fundamenta por la sukceso de via evento.


Se vi havas dubojn aŭ bezonas aliajn kromajn informojn, skribu al ecfisl12@softwarelivre.org


This article's tags: fisl12 fisl komunumaj eventoj